TEJO serĉas projektkunordiganton por projekto kun la Eŭropa Parlamento

tejo

Ĉu vi estas juna eŭropano, entuziasmas pri politiko Eŭrop-nivele? Ĉu vi dezirus kunordigi projekton de TEJO financita de la Eŭropa Parlamento, spertas pri administrado de projektoj, ŝatus enspezi monon pere de tio kaj riĉigi viajn profesiajn spertojn? TEJO bezonas vian talenton!

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) partoprenos en EJO 2023, okazonta la 9-an kaj 10-an de Junio 2023 en Strasburgo, Francio. Ni ricevis subvencion de la Parlamento por tie okazigi diversajn agadojn kaj venigi delegitaron da junuloj por ilin plenumi. Kadre de tio, ni serĉas unu projektkunordiganton por superrigardi la projekton, laŭ la sube priskribitaj kondiĉoj kaj taskoj.

Kio estas EJO?

Eŭropa Junulara Okazaĵo (aŭ oficiale angle “European Youth Event” – EYE) estas evento celanta gastigi 10 000 eŭropajn junulojn, kiuj reprezentos diversajn junularajn organizojn. La celo de la okazaĵo estas konvinki politikistojn kaj politikajn partiojn doni pli da atento al temoj kiuj gravas por junuloj (kiel edukado, moviĝeblo, senlaboreco, daŭripoveco).

Legu pli en la retejo de TEJO https://www.tejo.org/ejo2023-projektkunordiganto/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi