Kurso de Esperanto en Societo Poligloto

poligloto

La 21an de marto 2022 en Zagrebo estis fondita Societo Poligloto, celanta nekomercan kultivadon, antaŭenigadon kaj popularigadon de fremdaj lingvoj kaj kulturoj en Respubliko Kroatio, samkiel kultivadon, antaŭenigadon kaj popularigadon de la kroata lingvo kaj kulturo en aliaj landoj de la mondo. En la societo eblas kontraŭ nur 20-eŭra jarkotizo, sen iu ajn aldona pago, lerni kaj praktiki jam aron da lingvoj (la angla, germana, franca, itala, hispana, japana, hungara) kaj de la 13a de januaro 2023 ankaŭ Esperanton.

Esperanton instruas vendrede de 16.30 ĝis 17.45 en la loka komunumo Gajevo (strato Prosenikova 9) Marija Jerkoviĉ, profesia instruistino de la lingvo internacia. En la kurso kun ega entuziasmo partoprenas 5 kursanoj kaj 2 gastoj jam iugrade Esperanton regantaj. Ke Esperanto estas en la societo favorata lingvo atestas fakto, ke la retejo de Societo Poligloto www.udruga.org funkcias dulingve, en la kroata lingvo kaj – en Esperanto! Pliajn detalojn oni povas legi en la indikita retejo.

Mato Ŝpekuljak

Fonto: https://esperanto.hr

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi