La 13an de februaro 2023 post longa malsano en Stary Sącz forpasis
Halina Komar (1937-2023)
pola turisma organizanto kaj esperantistino (ekde 1981), ŝi instruis kaj disvastigis Esperanton, fondis kaj gvidis la turisman entreprenon Korlando (1989-2004) kaj centron de interkultura edukado en sia urbo Nowy Sącz, iniciatis Esperanto-kunvenojn kadre de la ekonomiaj forumoj en Krynica-Zdrój kaj multkulturan vilaĝon Esperanto en la ĉiujara festivalo Przystanek Woodstock / Pol’and’Rock, okupiĝis pri pluraj edukaj kaj kulturaj projektoj ligitaj kun Esperanto, (kun)organizis plurajn esperantistajn renkontiĝojn kaj kongresojn, kaj estis prezidanto de Pola Esperanto-Asocio dum 2007-2011.
En 2017 Halina Komar ricevis Diplomon pri Elstara Agado de UEA.
Ni funebras okaze de la forpaso de Halina nia delonga amikino (ankoraŭ el nia Urala periodo), kiu dum pluraj jaroj abonis La Ondon kaj kontribuis al ĝi per artikoloj. Ni kondolencas al ŝiaj familianoj, amikoj kaj samideanoj.
Ripozu en paco.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Foto: Andrzej Sochacki
Ĉi tiu nekrologo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/02/nekrologo-68