TEJO serĉas faciligantojn por ateliero pri lingvo pri seksismo en Francio

tejo

Ĉu vi estas juna eŭropano, entuziasmas pri politiko Eŭrop-nivele, spertas pri neformala edukado kaj dezirus trejni pri la ligo inter lingvo kaj seksismo ĉe la Eŭropa Parlamento, kie estos aliaj miloj da junuloj el la tuta kontinento? TEJO bezonas vian talenton!

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) partoprenos en EJO 2023, okazonta la 9an kaj 10an de junio 2023 en Strasburgo, Francio. Ni ricevis subvencion de la Parlamento por tie okazigi diversajn agadojn kaj venigi delegitaron da junuloj por ilin plenumi. Unu el tiuj agadoj estos “X-Lingvo, la efiko de seksismo en ĉiutaga komunikado”, laŭ la sukcesaj antaŭaj okazigoj de samnomaj trejnadoj (vidu ĉi tie).

Temos pri 3-hora programero kiu bezonigos tri faciligantojn. La ekzakta dato kaj horo de la ateliero (aŭ la 9an aŭ la 10an de junio) estos decidata en marto, laŭ interkonsento inter la trejnistoj kaj Parlamentejo.

Legu pli en la retejo de TEJO https://www.tejo.org/ejo2023-faciligantoj/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi