Tra la sonĝoj: La unua bitalbumo de ĴeLe

ĵeleLa 24an de februaro 2023 estis lanĉita la bitalbumo Tra la sonĝoj de la ukraina-germana duopo ĴeLe (Ĵenja kaj Lena Wilke). La familia duopo ĴeLe ekzistas de 2009. Ĵenja estas la filino kaj Lena la patrino, ambaŭ estas muzikistinoj. Lena devenas el Ukrainio, kie ŝi esperantistiĝis en 1984. Unu jaron poste ŝi jam verkis Esperanto-kantojn, ekzemple Nur ĝojo kaj Dank’ al vi. Ĵenja naskiĝis en 1990 en Germanio kaj plenkreskis kun Esperanto.

La muziko de ĴeLe estas plejparte lirika, tre melodia, bonsona, taŭga por ĉiu generacio, akompanata de piano, gitaro, ukulelo, violono, metalofono, kaj akustikaj perkutinstrumentoj. Preskaŭ ĉiujn kantojn kreis Lena (muzikon kaj tekstojn). ĴeLe plenumis ĝis nun ĉirkaŭ 50 koncertojn en dek landoj dum diversaj Esperanto-aranĝoj, festivaloj, UKoj, IJKoj.

ĴeLe memeldonis ĝis nun kvin albumojn:

Tra la sonĝoj (2010)
Sentokaoso (2013)
En Esperantujo (2014)
Kukoj kun fromaĝ’ (2017)
Stacioj de l’ amo (2020)

Ĉiuj albumoj estis registritaj en la urbo Schwedt (Germanio) en la studio de muzika artlernejo, kie Lena laboras kiel instruistino kaj pianistino. Nun ĴeLe preparas sian sesan albumon kun aktualaj ukrainaj kantoj en Esperanto pri la milito kontraŭ Ukrainio.

Jam en 2020 Vinilkosmo proponis al ĴeLe distribui iliajn albumojn en sia Esperanta muzik-katalogo, kaj finfine ĉi-jare tuj post JES kaj dank’ al helpo de Tomio de LPG, ĉio glatiĝis kaj ni ricevis la materialon necesan por prepari la biteldonon de la albumoj de ĴeLe.

Tra la sonĝoj estas la unua albumo de ĴeLe prezentante proprajn kantojn de juneco (Dank’ al vi, Vento vaganta, Pri maro, Kvodlibeto), kantojn de geamikoj (Karteta dometo, La malĝojo tristas sole, La urbo), novkomponitajn (Tra la sonĝoj, Suna floro, Romanco), ukrainan popolkanton memtradukitan Du kverkoj, kaj kanton de la germana muzikgrupo Karussell kun teksto de Lena. Entute: 15 kantoj. Suma daŭro: 44min20sek.

En tiu ĉi albumo ĴeLe estas:
Ĵenja: kantado, violono, gitaro, metalofono
Lena: kantado, piano, gitaro, perkutiloj, kazuo, blovklavaro
Registrado kaj miksado okazis en la studio de la muzika artlernejo de Schwedt.
Soninĝeniero: Mike Hesche
Muzikproduktisto: Dieter Wilke

Spektu la oficialan muzikvideon Se mi imagas: https://youtu.be/luJuPfVIBBI

La plena albumo estas mendebla laŭ la formatoj MP3 (320 Kb/s), OGG, FLAC kaj elsendfluo.
Mendu ĉe Vinilkosmo: https://mallonge.net/xh

Legu pli ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com

Floréal Martorell

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/02/muziko-32

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi