Spomenka Štimec: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2022

spomenkaHodiaŭ ni finas aperigi respondojn al la demandoj de nia tradicia jarfina enketo pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum 2022. La lasta (alfabetorde) el la dek respondintoj estas Spomenka Štimec (Kroatio), verkistino kaj redaktoro de la revuo Tempo. Ŝiaj respondoj unue aperis en la decembra eldono de La Ondo de Esperanto (2022, №314).

La plej bona afero estas la fakto ke la Universala Kongreso en Montrealo fizike okazis.
La plej malbona afero estas vendo de la domo de UEA en Roterdamo. Ni malriĉiĝis kaj kadukigis la Movadon.

La Rondan Tablon organizis Paweł Fischer-Kotowski.

Ĉi tiuj respondoj de Spomenka Štimec aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/02/stimec

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi