Jubilea, 100a Germana Esperanto-Kongreso en Braunschweig

Braunschweig

La jubilea 100a Germana Esperanto-Kongreso daŭros tutan semajnon. Ĝia ĉefa parto okazos dum Pentekosto, de la 26a de majo (vendredo) ĝis la 29a de majo (lundo), kaj ofertos prelegojn kaj laborgrupojn pri la temaro “Amikoj tutmonde”, ampleksan libroservon, regionajn ekskursojn kaj vesperajn kulturprogramojn. La postkongreso senpere sekvos samloke kaj enhavos ĉefe turismajn kaj kulturajn erojn. Eblas partopreni aŭ nur la ĉefan aŭ la kompletan kongreson.

Kongresa urbo. La jubilea kongreso okazos en la urbo Braunschweig (Brunsvigo) en norda Germanio, 60 km sudoriente de Hannover (Hanovro). Kun siaj 246 mil loĝantoj Braunschweig estas la dua plej granda urbo (post Hannover) de la federacia lando Malsupra Saksio. Jam la unua Germana Esperanto-Kongreso 1906 okazis en Braunschweig.

braunschweig

Kongresejo. Prelegoj, laborgrupoj, kunsidoj kaj aliaj programeroj okazos ĉefe en la seminariaj salonoj de tre moderna junulargastejo. Tie estos ankaŭ la libroservo kaj la kongresa oficejo. La malfermo de la kongreso okazos en la historia urbodomo de Braunschweig. La vespera kulturprogramo okazos en salonoj de proksimaj ejoj kaj estas malfermita al la publiko.

Loĝado. Eblas loĝi en la junulargastejo mem, ni rezervis ĉiujn loĝĉambrojn por kongresanoj. La nombro tamen estas limigita, ni disdonos la ĉambrojn laŭ aliĝdato. En piedira distanco situas pluraj hoteloj, liston kun detaloj vi trovas en la kongresa retpaĝaro.

Lingvokurso. En la kadro de la kongreso okazos Esperanto-kurso por komencantoj (taŭga ankaŭ por ne-germanoj). Ĝi estas senpaga kaj malfermita al la publiko.

Por junuloj. Paralele al la kongreso okazos por junuloj KEKSO (Kreema Esperanto-KurSO). Legu pli ĉe https://esperantojugend.de/. KEKSO-partoprenantoj aliĝas tie. Ili povas partopreni ankaŭ programerojn de la kongreso.

Jam aliĝis 124 personoj.

Pliajn informojn legu en la kongresa retejo: www.esperanto.de/eo/gek2023

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi