La 23an de novembro aperis la unua numero de Facila Vento, informilo de la 3a Virtuala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la reto de la 24a ĝis la 27a de novembro 2022. Ĝin redaktas Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, la redaktoroj de la revuo Esperanto.
1450 personoj el 97 landoj (aŭ teritorioj) jam aliĝis al la 3a VK.
Facila Vento estas elŝutebla ĉe: https://revuoesperanto.org/images/facila_vento_1.pdf