23aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

bzt

En la 22aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos de la 9a ĝis la 11a de decembro 2022, ni invitas al vico da eventoj, prelegoj kaj artaj programeroj. Antaŭ kaj post la evento okazos internaciaj projektaj renkontiĝoj de Erasmus+.
Akceptejo – la 9an de decembro ekde 17.00 kaj la 10an de decembro ekde 11.00 (programoj, mendoj, pagoj)
Libroservo – funkcios dum la tuta evento ĉe Esperanto-Libraro en Centro Ludoviko Zamenhof (CLZ).

La aranĝo estas senpaga, krom la dimanĉa ekskurso.
Ne hezitu proponi vian programeron!

Provizora programo

Vendredon, la 18an de novembro 2022 je 18.00 en CLZ (salono – 2a etaĝo) okazos malfermo de la ekspozicio Esperanto Vivas. Bjalistokaj rememoroj, kiu restos ĝis Zamenhof-Tagoj.

Vendredo, la 9a de decembro

  • 18.00, CLZ, supra salono
    Malfermo de Zamenhof-Tagoj. Resumo de la literatura konkurso “Kio okazis, kio okazos?”, enmanigo de premioj. Prezento de Bjalistokaj Kajeroj n-ro 12.
  • 18.20
    Prezento de la pollingva libro O Zamenhofie i esperancie inaczej. Dla tych, którzy nie mają o tym zielonego pojęcia lub mają tylko zielone de prof. Walter Żelazny.
  • 20.00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3
    Amika rondo kun vespermanĝeto

Sabato, la 10a de decembro

  • 9.00–10.30, Junulara Kulturdomo, str. Żabia 5
    Kurso pri dekorado de teksitaj sakoj per Esperanto-vortoj
  • 11.00–12.30, CLZ, supra salono
    Serio de prelegoj
  • 12.30, CLZ, malsupra salono (pargeta)
    Komuna manĝo (mendu en la aliĝilo)
  • 13.30–14.00, placo Adamowicz
    Solena flormetado al la monumento de L. L. Zamenhof
  • 14.00–14.45, malnova paroĥa preĝejo, str. Kościelna 2
    Katolika meso en Esperanto
  • 15.30–17.00, CLZ, supra salono
    Serio de prelegoj
  • 17.00, CLZ, supra salono
    Prezento de verkaro de Lidia Ligęza, Tomasz Chmielik kaj Walter Żelazny.
    Enmanigo de statuetoj okaze de la 50-jariĝo de Esperanto-agado.
  • 18.00, CLZ, supra salono
    Koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa
  • 19.00, CLZ, malsupra ĉambro 105
    Naskiĝtaga kuko de Ludoviko kun ŝaŭmvino por la jubileuloj
  • 20.00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3
    Amika rondo kun vespermanĝeto

Dimanĉo, la 11a de decembro

Bjalistoka Esperanto-Societo organizas la renkontiĝon kun subteno kaj kunlaboro de Bjalistoka Kulturcentro / Centro Ludoviko Zamenhof kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko. La organizantoj havas la rajton ŝanĝi la programon.

Aliĝilo aperos baldaŭ.

Fonto: https://espero.bialystok.pl/eo/bzt-2022/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi