La Estraro de UEA aprobis la konsiston de la Komisiono pri Eŭropa agado – unuavice por kunordigi la agadon de la unuopaj landaj asocioj. Jen la akceptita konsisto:
Renato Corsetti, Italio (kunordiganto)
Seán Ó Riain, Irlando
Ileana Schrøder, Danlando
Radojica Petrović, Serbio
Pierre Dieumegard, Francio
Luigi Fraccaroli, Italio
Margarita Želve, Latvio
Stefan MacGill, Hungario
Nun en preparo estas laborplano por tiu komisiono.
Fonto: EKO, 2022, №62.