Esperanto-Renkontiĝo en postmonta vilaĝo

grupo

La 21-23an de oktobro en Zagórnik okazis esperantista renkontiĝo, organizita de la Esperanta Klubo “Amikeco” en Andrychów. Rakonton pri ĉi tiu vilaĝo en suda Pollando (70 km de Krakovo, 35 km de Bielsko-Biała) oni povus komenci tiel: “malantaŭ la montoj, malantaŭ la arbaroj…”, ja la vorto Zagórnik estis derivita de la vortoj: “malantaŭ la montoj”.

Sed oni povus komenci ankaŭ per strofo el la himno de la vilaĝa lernejo:

Subbeskida, pitoreska eta nia loko estas.
Ni Zagórnik, ni Pollando, la Patruj’ de l’ Esperanto.
Vin el sudo, oriento, kaj el nordo, okcidento.
Ni invitas al Polujo, per la pano kaj salujo.”

Ĝuste ĉi tie loĝis kaj laboris la pastro Leszek Solakiewicz, kiu antaŭ pli ol 35 jaroj esperantigis la vilaĝon kaj estis konstruanto de la loka preĝejo. La elementa lernejo de Zagórnik estas nomita laŭ Ludoviko Zamenhof.

lernejo

La 21an de oktobro la unua programero estis vizito al la lernejo Ludoviko Zamenhof. Al la lerneja ceremonio venis pli ol 30 esperantistoj el Vroclavo, Częstochowa, Krakovo, Bieruń, Bielsko Biała kaj lokaj esperantistoj. Ni estis bonvenigitaj de la lerneja administracio. Adam Wilkus prelegis al lernantoj pri siaj montvojaĝoj. Ni renkontiĝis kun kafo kaj kremkuko. Okazis promeno ĉirkaŭ Zagórnik kun vizito de la tombejo, kie ni preĝis ĉe la tombo de Leszek Solakiewicz, granda populariganto de Esperanto en Zagórnik.

En la kulturdomo de Zagórnik estis anoncita ekspozicio de infanaj verkoj “Paco-Amikeco-Esperanto”. La ekspozicio estos malfermita ĝis la 30a de novembro 2022. Okazis koncerto de Wojciech Ławnikowicz, blinda kantisto kaj gitaristo, filmo de Roman Dobrzyński “Esperanto en Zagórnik”, prelego de Adam Wilkus. Vespere ni renkontiĝis ĉe la lerneja astronomia observatorio Sułkowice-Bolęcina kaj spektis interesan filmon ĉe la planetario.

Sabate, la 22an de oktobro 2022, ni ekskursis al Wadowice, kie ni vizitis la muzeon de Johano Paŭlo la 2a kaj la bazilikon, kie Karol Wojtyła estis baptita.

bildoPosttagmeze ni ĉeestis meson en la kapelo de Nia Sinjorino, patrono de kuracado de malsanuloj, kaj renkontiĝis kun lokaj esperantistoj apud la fajro kun kantoj en Esperanto.

Dimanĉo, la 23a de oktobro 2022, estis la lasta tago de la renkontiĝo. Ni vizitis la preĝejon de Sanktaj Bartolomeo kaj Luko en Zagórnik. En la centro Pastro Bukowiński ni preĝis antaŭ la pentraĵo de Nia Sinjorino titolita en Esperanto “Espero de l’ mondo”.

Ni iris sur la nigra vojo en Leskowiec (922 metroj super la marnivelo), kie pastro Roman Andrzej Gmyrek celebris meson en Esperanto. Venis esperantistoj el diversaj polaj regionoj, ŝatantoj de Esperanto kaj turistoj

La ĉefa gvidisto de la renkontiĝo estis la aŭtoro de la artikolo.

Paweł Nowak

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/11/polujo-11

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi