UEA invitas proponojn prelegi en IKU 2023 en Torino

Kadre de la 108a UK en Torino okazos la 76a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). UEA invitas proponojn por IKU-prelegoj, kiuj estu sendataj al la IKU-sekretario amri@huji.ac.il plej laste la 31an de januaro 2023. Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu IKU-prelego, 1-2 kromaj prelegoj kaj eventuale ekzameneto. Tiuokaze bonvolu indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso. Kiel en Montrealo, ankaŭ en Torino la IKU-prelegoj povas esti virtualaj, nome eblos prelegi per Zoom.

La proponoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon. Aparte estas bonvenaj proponoj de personoj, kiuj ne jam aŭ malofte prelegis en IKU. La proponoj estos profesie prijuĝitaj de la IKU-komisiono. Tiuj, kiuj ne estos elektitaj por la IKU, povos tamen esti konsiderataj por la Scienca Kafejo. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo – estas facila fareble per la reta liĝilo: uk.esperanto.net/2023

Akceptita IKU-prelego estos rekompencita per honorario de 240 EUR. Por IKU-AIS-kurso la honorario estos 300 EUR kaj por Scienca Kafejo – 120 EUR. Duono de la honorario dependas de ĝustatempa livero de la teksto por la IKU-libro kaj duono – de la fizika prezentado de la prelego. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en la retejo de IKU: uea.org/kongresoj/universitato.

Daŭre aĉeteblas la papera versio de la IKU-libro 2022, 158 p., 20 prelego-tekstoj kaj resumoj, (inkluzive de la Scienca Kafejo kaj la 38a Scienca Universitata Sesio okazinta en la 56-a BET en Litovio) kaj multaj ilustraĵoj. Ĝi estas aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA (mallonge.net/sc). En la Katalogo vi povas trovi ankaŭ kelkajn IKU-librojn de la antaŭaj jaroj.

Kiel la Rektoro estis nomumita Prof. Fabrizio Pennachietti, emerita profesoro de la universitato de Torino kaj iama prezidanto de AIS. Helpos kiel vicrektoro prof. Davide Astori.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1072.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi