Invitu IJK-n 2024 al via lando!

ijk

Kandidatiĝu kaj organizu kune kun TEJO la 80an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en via lando en 2024! Daŭrigu la longdaŭran tradicion de la plej granda kaj mojosa internacia evento de la mondo: la IJK! Ĉu vi ŝatus kunlabori kun TEJO por okazigi la IJK-n? Anoncu vin!

La Komitato de TEJO ĉi-jare aprobis novan Kongresan Reglamenton, kio signifas interalie, ke vi kunlaboros kun la Kongresa Komisiono (KK) de TEJO por organizi la IJK-n. Tiel, vi kunlaboros kun internacia teamo de junuloj por sukcese realigi diversajn elementojn de la kongreso. Antaŭ ol kandidatiĝi, nepre legu la amenditan Reglamenton pri la Internacia Junulara Kongreso kaj la rilatan novan proceduron pri la invito de la IJK.

Kiuj rajtas kandidatiĝi por gastigi la IJK-n?

  • Landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO
  • Aliaj junularaj organizoj
  • Grupo da minimume tri (3) individuaj membroj de TEJO

Por ke kandidatoj sentu sin pli certaj kaj kuraĝaj, ni proponas du fazojn por sendi al ni viajn proponojn. Sed kial ni faras tiel? Ĉar ni rimarkis ke kelkfoje vi bezonas pli da helpo kaj tempo por plibonigi viajn kandidatiĝojn. TEJO deziras havi detalajn proponojn kaj volas certiĝi, ke vi komprenas kion vi bezonas por sukcesa kandidatiĝo.

Lagu pli en la retejo de TEJO: www.tejo.org

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi