Mia nomo estas Vjaĉeslav Ivanov, dum pluraj jaroj mi instruas Esperanton rete kaj ĉeeste. De la 6a de oktobro mi loĝas en Dakaro kaj plenumas kelkajn miajn delongajn revojn: mi partoprenas grandan kaj gravan projekton internacian, mi laboras por Esperanto, mi pasigas aŭtunon en varmo, mi trovis aplikeblon por mia franca, kaj mi vivas en Afriko, kiu ravis min de antaŭ la lernejo, kiam mi ekŝatis geografion (kaj nur pli poste, lige kun tio, mi ekŝatis la lingvojn). En Dakaro mi instruas Esperanton.
La kurso por dudek lernantoj en Senegalo estas planita delonge, la aktiva serĉado de volontula instruisto komenciĝis en februaro, kaj en majo mi jam sciis, ke mi estas elektita fare de seppersona internacia ĵurio. Sekvis certaj komplikaĵoj pri ricevado de la vizo kaj precizigo de la plano: la maksimuma vizo estas por 90 tagoj, sed la dekomenca plano estis por 120 tagoj, oni devis do rekonsideri la detalojn. La rezulto de la konkurso certe multe flatis min, sed samtempe multe nervozigis min pro la grandega respondeco ĝis kiam mi komencis ĉiujn grupojn kaj povis vidi, ke la ĵurio bone scias sian aferon.
La kurso sub aŭspicio de la kampanjo Hans Bakker okazas en tri grupoj por komencantoj de diversaj aĝoj (ĉefe junuloj inter 20 kaj 30, grupoj estas ekvilibraj laŭ sekso) kaj celas formi grupon de novaj esperantistoj antaŭ la 8a Afrika Kongreso de Esperanto, kiu okazos la 26-30 de decembro 2022. Unu el la grupoj estas en Rufisko, apudurbo de Dakaro, la du aliaj estas en la centro de Dakaro en la strato, kiu portas nomon de la tunizia prezidento Habib Burgiba. La kursanoj montras sin scivolemaj kaj entuziasmaj. Tute povas okazi, ke ni havos ankaŭ aliajn grupojn ĉi tie: kelkaj lokaj “komencintoj” jam petis fari paroligan grupon por ili, eble ni organizos ankaŭ tion. Komence de decembro al Dakaro venos la dua instruisto, Espoir Kasati el DRK, kaj antaŭ la kongreso la studado intensiĝos.
Mi volas speciale emfazi, ke la Afrika Kongreso ĉi-jare estas tre vizitinda, estas plej diversaj biletoj al Dakaro, el diversaj flughavenoj kaj kontraŭ bonaj prezoj. Oni povas profiti la ŝancon por pli bone ekkoni la landon — post la kongreso eblas fari riveran kruizon laŭ la rivero Senegalo aŭ alimaniere vojaĝi tra la lando, vidi diversajn klimatajn zonojn kaj viziti naturajn rezervejojn kaj plaĝojn. Senegalo estas gastama, politike stabila, sekura lando kun alloga viza politiko, en kiu funkcias kutimaj bankaj kaj asekuraj servoj, kiu venkis problemon pri nestabila elektroliverado, konstruis novan flughavenon kaj novan fervojan sistemon (TER), kiu estas grava centro de instruado por studentoj el kelkaj afrikaj landoj. Ne kredu nur mian impreson, legu nacilingve reeĥojn de vojaĝantoj kaj oficialajn konsilojn de viaj aŭtoritatoj pri eksterlandaj aferoj.
La kurso prepare al la 8a Afrika Kongreso de Esperanto estas organizita de UEA kaj ĝia Afrika Komisiono, Senegala Esperanto-Asocio kaj ILEI. Persone multon por ĝia realigo faris Mirejo Grosjean el Svislando kaj surloke — Assane Faye, prezidanto de SEA, kaj Lafi Charles Diatta, respondeculo de SEA pri instruado.
Vjaĉeslav Ivanov
Sur la foto: Assane, Vjaĉeslav kaj Lafi
Informoj pri la kongreso: https://afrika.esperantujo.io/8-ake/
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/10/afriko-14