Vi elglitas el la dika varmo kiu ĉirkaŭe premis. Ekstere. Senfino trablovata de glaciaj ventoj. Kruela lumo. Viaj okuloj kunpremiĝas. Voĉo ŝrikanta pro timo. Ŝajnas ke ĝi eliras el nenie. Tamen via ĝi estas.
* * *
Vi paŝas sur strato. Via mano premas tiun de via panjo. La aŭtuna mateno oblikve lumigas la trunkojn de la ĉevalkaŝtanarboj. Viaj ŝuoj krakigas la velkajn foliojn sur la trotuaro. Pro la pezo de via tornistro viaj ŝultroj iomete kurbiĝas. Hieraŭ vi flaris ene de la tornistro. Odoris je nova papero kaj ligno de kolorkrajonoj. Hodiaŭ unuafoje vi eniros misteran ejon. Laŭdire tien vi iros ĉiutage, dum jaroj kaj jaroj. En la aero ŝvebas vaporo de nekonata estonto. La paŝoj de via panjo pli longas ol la viaj. Foje vi bezonas kureti. Vi preferus malrapidi, por ke la irado pli longe daŭru.
* * *
Vi faros tion. Ĉi-nokte. Ekde pluraj semajnoj vi ambaŭ parolas pri tio. Vi deziras tion. Tamen vi ne scias ĉu… Ĉu vi estas preta por tio? Ĉu tio bone okazos? Ĉu tio finfine plaĉos al vi? Ĉu… Vi perdiĝas en tiom da “Ĉu”. En via menso, turniĝas paroloj. La fanfaronaj rimarkoj de viaj amikinoj, kiuj jam faris tion. La praktikaj informoj diskrete menciitaj de via patrino. Vi paŝas al la rendevuo. En via poŝo, vi fingrumas saketon da kondomoj. Vi aĉetis ilin, okaze de tio, se li forgesus alporti iom da. Vi memoras liajn hieraŭajn kisojn. Via koro rapidiĝas, viaj okuloj fermiĝas kaj vakuo kreiĝas en via ventro. Vi sentas vin viva, ekzaltita. Morgaŭ vi estos alia!
* * *
Vi kvinafoje kontrolas la lumbildaron, kiun vi prezentos al la ĉefkomitato de via firmao. La kunsido komenciĝos post duonhoro. Tutcerte vi konvinkos ilin. La projekton, preparitan de vi dum monatoj, ili konsentos lanĉi. Rapide! Vi antaŭtempe alvenu en la kunsidoĉambron por ĉion prepari! Uĉ! Vi ĵus iris necesejen, tamen vi denove sentas emon pisi. Viaj manoj ektremetas. Vi provas plene enspiri, per via ventro. Tio estas konsilo kontraŭ la streso. Ĝin donis gvidanto de bonfarta kurso, organizita de via firmao dum la tagmeza paŭzo. Spiru. Post unu horo, kiam estiĝos via projekto, komenciĝos via nova vivo.
* * *
Vi malrapide paŝas. Pro la etaj paŝoj de via nepino. Serena promenado. Ŝia mano varmas en la via. Kiam ŝi haltas por rigardi la trotuaron, ankaŭ vi haltas. Ĉiufoje vi kune malkovras novan mirindaĵon. Folion kun riĉaj koloroj. Strangaspektan fendon sur muro. Brilan ĉevalkaŝtanon duonkaŝitan en sia ŝelo. Flakon kun ĉielarkaj rebriloj. Tiom da belaĵoj kaŝiĝas en stratoj, kie vi ĉiutage paŝis dum jardekoj. Kiam vi iris kun viaj infanoj, vi neniam haltis. Senĉese vi ripetis al ili “Rapidu, ni malfruas!” Tiam viaj longaj kruroj vigle antaŭeniris. Nun ne plu. Ofte doloras via maldekstra kokso.
* * *
Vi ne plu havas aĝon. Via veturilo pasas en la bone konataj stratoj. Vi ne vidas ilin. La aliaj veturiloj sekvas la vian, kiel okazis dum via edziĝfesto. Tiam vi ĝoje mansignis trans la fenestro de la veturilo. Hodiaŭ vi ne mangestas. Via vojaĝo finiĝos apud la urbo. En silenta loko kovrita per floraj kronoj, kie via edzo delonge atendas vin.
Ĉi tiu novelo de Laure Patas d’Illiers aperis la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №3 (313).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/10/patas-3