Intergalaksia: Ĝi estas bona albumo

intergalaksiaVojaĝo. Intergalaksia: Bitalbumo. — Donneville: Vinilkosmo, 2022.

Estas moderna tendenco, ke muziko fariĝas pli kaj pli malfacile difinebla stile. Tio certe ne estas kritiko, male, tio ja montras kreskon de akcepto de eksperimentemo, kaj la ludemon de pli kaj pli multaj bandoj.
Do, kion vi pensas se mi difinas la bandon Vojaĝo kiel popolmuzika retro-elektronika ĵazobando? Ĉu vi povas imagi tion? Ne? Ne zorgu, ankaŭ mi ne povas. Mi eĉ ne certas ke mia priskribo ĝustas.

Vojaĝo estas grupo de kvar homoj el Tuluzo. Iliaj spertoj kiel muzikistoj komenciĝis en la 1980aj jaroj, sed sub la propono de Floréal Martorell, la direktoro de la Esperanta eldonejo Vinilkosmo, la bando fondiĝis, kaj Ili eĉ lernis Esperanton por tiu celo. Intergalaksia estas ilia tria albumo. Por ĉi tiu albumo, ludas kaj kantas ankaŭ Linda Le Nepveu kiel gastomembro.

Mi mem ne aŭskultis ĉi tiun bandon, antaŭ mi hazarde trovis la kanton Okcitana tarantelo en Jutubo, kaj mi tuj ekŝatis ĝin. Tie fluto, la hoko de la kanto, estas sendube la plej bona parto, kaj ĝi instigis min aŭskulti la kanton denove kaj denove. Tial, kiam mi estis petita recenzi la albumon, mi akceptis.

Tamen mi devas konfesi, ke mi ne certas, eĉ aŭskultinte ĉion kelkfoje, kiel mi povas klarigi mian senton de ĉi tiu albumo. Ne ĉar ĝi estas malbona, tute ne, male, mi tre ŝatas ĝin ekde la komenco ĝis la fino. Kompreneble, estas kantoj kiujn mi pli preferas ol aliaj (mi eble plej ŝatas la duan kanton Orfelio), kaj kelkaj sonas iom tro simile, sed la albumo estas tiel malfacile priskribebla, ke mi ne scias kion diri krom… ĝi estas bona albumo.

La muziko estas altkvalita – kvitanco por la kapabloj de la muzikistoj, la kantistino talenta, la kantotekstoj interesaj, kaj la elekto de la instrumentoj kaj hokoj estas celtrafaj. Eĉ la iom konfuziga mikso de retro-elektroniko kaj ĵazo intermiksiĝas glate kaj nature, kaj faras la kantojn pozitive kaj senpene aŭskulteblaj.

Ni simple estas benitaj pro tio, ke ekzistas ĉi tiu bona originala muziko en Esperanto.

Vi povas aĉeti la albumon ĉe la retbutiko de Vinilkosmo kontraŭ 10 eŭroj: https://mallonge.net/s3.

Vi ankaŭ povas aŭskulti ĝin per Spotify.

Johannes Genberg

Ĉi tiu recenzo aperis la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №3 (313).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/10/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi