EUROKKA alvokas

eurokkaAl ĉiuj EUROKKA-membroj, al ĉiuj esperanto-artistoj, al ĉiuj abonantoj
La 6an de novembro 2022 okazos jarkunveno de EUROKKA, kaj ni volas inviti vin esprimiĝi, komenti, sugesti, kritiki, reagi…

Por tio bonvolu sendi skribe per retmesaĝo, tujmesaĝejo aŭ en la komentejo viajn esprimojn, komentojn, sugestojn, kritikojn kaj reagojn kiuj estos prezentitaj, priparolitaj kaj pritraktitaj dum la jarkunveno cele al pliboniĝo de la muzika kaj arta agado, kiun EUROKKA kune kun Vinilkosmo strebas plenumi de jam baldaŭ 35 jaroj…

Ni antaŭdankas pro la sendo de viaj mesaĝoj antaŭ la komenco de novembro 2022 por havi tempon plenumi tiun ĉi taskon. Dankon al ĉiuj!

Flo!
Prezidanto de EUROKKA kaj mastrumanto de Vinilkosmo

Fonto: https://mallonge.net/sf

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi