La 78a Internacia Junulara Kongreso de TEJO (IJK) okazis en De Roerdomp–Westelbeers, Nederlando, de la 20a ĝis la 27a de aŭgusto 2022. Ĝin organizis la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ) sub gvidado de TEJO. Ĉi-sube estas la statistiko pri la 78a IJK.
ĜENERALA STATISTIKO:
311 retaj aliĝoj, el kiuj 288 unikaj
233 partoprenantoj el kiuj 193 plentempe
13 vizitantoj (homoj kiuj aperis por kelkaj horoj sed ne tranoktis)
58 homoj (25%) menciis ke ili estas novuloj
78% da homoj planis iradi dormi malfrue kaj 6% da homoj planis iradi dormi malfruege
16% da homoj planis iradi dormi frue. Ni ne havas datumojn ĉu ili sukcesis
LANDOJ:
La partoprenantoj venis el 30 loĝlandoj.
Plej multaj partoprenantoj venis el Germanujo (50), Francujo (35), Nederlando (33), Hispanujo (23), Polujo (14), kaj Italujo (13);
Plej fora lando el kiu venis partoprenanto: Novzelando.
AĜO:
Averaĝa aĝo de partoprenanto: 32 jaroj
Mezvalora aĝo de partoprenanto: 29 jaroj
Plej juna partoprenanto: Fabian (1) el Nederlando.
MANĜO:
36 homoj aliĝis kiel veganoj, 102 kiel vegetaranoj kaj 84 kiel viandmanĝantoj
Estis 3913 menditaj manĝoj
Manĝitaj panoj: 336
Manĝita supo: 401 litroj
Trinkitaj bieroj: 1322
PROGRAMO:
Kvanto de tagaj programeroj: 83
Kvanto de seminariaj trejnadoj: 2
Kvanto de scenejaj koncertoj: 4
Kvanto de sukcesaj muzikaloj: 1
KARAVANOJ:
137 aliĝis por alvena karavano, 133 por revena karavano
IJK-karavanbuso vizitis la kongresejon 8-foje dum karavanoj
Krome la organizo aĉetis 56 trajnbiletojn kaj 21 busbiletojn
ALIAJ:
Disdonitaj menstruaj produktoj: 28
Disdonitaj kondomoj: 45
Uzitaj kondomoj trovitaj dum la purigado: 2
Fonto: https://ijk2022.tejo.org/statistikoj/
Foto de Ivo Miesen el lia fotaro https://eu.zonerama.com/ivomiesen/Album/8807685
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/09/ijk-14