La 30a KEKSO okazos en Kirkel la 21–23an de oktobro

kekso

Germana Esperanto-Junularo (GEJ) kaj Junulara Esperantista Franca Organizo (JEFO) kune invitas vin al la 30a KEKSO, aŭ Kreema Esperanto Kurso! La 30a KEKSO okazos de la 21a ĝis la 23a de oktobro en Kirkel (regiono Saarland, sudokcidenta Germanio). Ĝi estas renkontiĝo por junaj Esperanto-parolantoj (ĝis 35 jaroj) de ĉiuj lingvoniveloj. Kiel programo atendos vin kaj kurso por komencantoj kaj trejnadoj por progresintoj. Krome ni antaŭĝojas viajn programproponojn, kiujn vi povas indiki en la aliĝilo aŭ retpoŝte al ni.

Kalkulado de via kotizo, kiu inkluzivas partoprenon, tranoktadon kaj manĝadon, estas klarigita en la aliĝilo.

Aliĝu ĉi tie! https://tinyurl.com/30aKEKSO.
Retejo: https://esperanto-jugend.de/retpagxo/eo/unsere_treffen/kekso.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi