Jubileoj kaj memordatoj en aŭgusto 2022

19224. Antaŭ 30 jaroj mortis Jacques-Louis Mahé (ĵak-luí maé, 1912–1928-1992), franca fotisto, filmprojekciisto, filmisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Lorjak; pioniro de la Esperanta kino (Antaŭen 1936; Angoroj, 1964); aŭtoro de sep romanoj (Neologisme, 1975; Transe, 1976; Retoj, 1978; Regulus, 1981; Eŭlalia, 1984; Mariagnes, 1986; Kromosomoj, 1989) kaj unu novelaro (Iluzioj, 1982) – pro ĉi tiuj verkoj plejparte leĝertemaj kaj humurplenaj, kun pluraj burleskaj kaj absurdaj epizodoj, surprizaj intrigoturnoj kaj suka lingvaĵo, oni ofte taksas lin la ĉefa figuro en la amuza Esperanto-literaturo.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 188-189).

6. Antaŭ 100 jaroj komenciĝis la 14a Universala Kongreso de Esperanto en Helsinko (1922), kadre de kiu estis akceptita la t. n. kontrakto de Helsinko, laŭ kiu la individuaj esperantistoj (per UEA) kaj la landaj asocioj (per Konstanta Reprezentantaro) starigos Centran Esperanto-Komitaton (poste: Internacia Centra Komitato = ICK).

7. Antaŭ 85 jaroj komenciĝis la 29a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio (1937), dediĉita al la 50-jariĝo de Esperanto.

10. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis kaj antaŭ 25 jaroj (je sia 90a naskiĝdatreveno) mortis Roger Bernard (roĵé bernár, 1907-1931-1997), franca entreprenisto kaj esperantisto; Cseh-instruisto, aŭtoro de pluraj kabaredaĵoj en Bolanta kaldrono (1933-39) kaj La tri koboldoj (1949-56); membro (1964-97) kaj sekretario (1964-79) de la Akademio de Esperanto (AdE); aŭtoro de la poemaro Apenaŭ bukedeto (1971) kaj de la rimvortaro por Parnasa Gvidlibro (ekde la 2a eld., 1968); tradukinto de La ŝipego “Tenacity” (C. Vildrac, 1960), Topaze (M. Pagnol, 1960), La naŭzo (J. P. Sartre, 1963), Sen eliro. la respektema p. (J. P. Sartre, 1964), La granda Meaulnes (H. Fournier, 1976), La homa voĉo (J. Cocteau, 1984), La portugalaj leteroj (G. de Guilleragues, 1986), Francaj kanzonoj malnovaj kaj modernaj (kun G. Waringhien, 1991), La buton-milito (L. Pergaud, 1991).

15. Antaŭ 10 jaroj mortis Harry Harrison (denaske: Henry Maxwell Dempsey, 1925-2012), usona sciencfikcia verkisto (35 romanoj kaj ducento da noveloj) kaj esperantisto, enplektinta Esperanton en siajn verkojn, precipe en la ciklon pri Jim diGriz kromnomata Rustimuna Ŝtalrato; membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1985), honora prezidanto de Esperanto-Asocio de Irlando kaj honora membro de Esperanto-Ligo de Norda Ameriko (nun Esperanto-USA); kvin liaj libroj aperis en Esperantaj tradukoj: La verda estonteco (1984), La stratoj de Aŝkelono (1994), Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato (1996), La kaptita universo (2001), Invado: Tero (2012).

17. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Věra Barandovská-Frank (1952-1967- ), ĉeĥa filologino, fakulino pri lingvopedagogio kaj interlingvistiko, esperantistino; docento de AIS, universitata instruistino pri interlingvistiko en Ĉeĥio, Slovakio, Rumanio, Germanio kaj Pollando, redaktorino de la revuo Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft; aŭtoro de pluraj verkoj en la ĉeĥa, germana kaj Esperanto, i. a.: Esperanto pro samouky (1989), Enkonduka lernolibro de interlingvistiko (1995), La latina kiel interlingvo (1995), Úvod do interlingvistiky (1995), De latino sine flexione centenario (2003), Flavius Josephus – vero kaj mito pri paco kaj milito (2004), Latinidaj planlingvoj (2010), Interlingvistiko. Enkonduko en la sciencon pri planlingvoj (2020).

21. Antaŭ 35 jaroj mortis István Szerdahelyi (íŝtvan sérdaheji, 1924-1949-1987), hungara juristo, filologo kaj esperantisto; instruanto de Esperanto ekde 1950, prezidanto de la ŝtata ekzamenkomisiono pri Esperanto (ekde 1966), fondinto kaj gvidanto de Esperanto-fako en la filologia fakultato de la universitato ELTE (1966-87); prezidanto de ILEI (1985-87), redaktoro de Internacia Pedagogia Revuo (1985-86), membro de AIS (1983-87) kaj AdE (1986-87); aŭtoro de elementa (1965) kaj daŭriga (1968) porinfanaj lernolibroj de Esperanto, de universitataj lernolibroj pri Esperanto (1972), metodologio de Esperanto (1975) kaj interlingvistiko (1980), de la ampleksa libro Bábeltől a világnyelvig (De Babelo ĝis la mondolingvo, 1977), studo Vorto kaj vort­elemento en Esperanto (1976), Hungara-Esperanta meza vortaro (kun I. Koutny, 1996) k. a.; kompilinto de la ampleksa (1267 p.) trivoluma Krestomatio de Esperanta Literaturo (1979-82); honora membro de UEA (1983).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 273-275).

28. Antaŭ 60 jaroj mortis Edmond Privat (edmón privá, 1889-1903-1962), svisa instruisto, tradukisto, ĵurnalisto kaj esperantisto; disvastiganto kaj instruanto de Esperanto, pledanto por Esperanto ĉe la Ligo de Nacioj; la unua prezidanto de ICK (1923-28), prezidanto de UEA (1924-28), redaktoro de la revuo Esperanto (1920-34); lanĉinto de Esperanto-programo en la Svisa Radio Internacia en kiu li paroladis de 1946 ĝis 1962; membro de la Lingva Komitato (1909-48) kaj AdE (1920-28, 1948-62), direktoro de la Akademiaj sekcioj “Konkursoj kaj premioj” kaj “Elparolo kaj premioj” (1921-28); aŭtoro de Karlo (1909), Historio de la lingvo Esperanto (2 vol.: 1912, 1927), Pri Esperanta literaturo (1912), Tra l’ silento (1912), Ginevra (1913), Vivo de Zamenhof (1920), Esprimo de sentoj en Esperanto (1931), Interpopola konduto (1935), Federala sperto (1958), Aventuroj de pioniro (1963), Vivo de Gandhi (1967) k. a.; honora prezidanto de UEA (1951).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 234-237).

30. Antaŭ 5 jaroj mortis Marjorie Boulton (máĝari bólton, 1924-1949-2017), angla instruistino kaj esperantistino; prezidanto de Rondo Kato / Esperantista Kat-Amikaro (1986-2017), aŭtorino de libroj beletraj (Kontralte, 1955; Cent ĝojkantoj, 1957; Eroj kaj aliaj poemoj, 1959; Dekdu piedetoj, 1964; Okuloj, 1967; Rimleteroj, kun W. Auld, 1976 k. a.) kaj nefikciaj (Zamenhof. Creator of Esperanto, 1960; Poeto fajrokora, 1983; Faktoj kaj fantazioj, 1984 k. a.); membro de AdE dum 50 jaroj (1967-2017), honora membro de UEA (1985), laŭreato de la Esperanto-Kulturpremio de Aalen kaj FAME (1998), de la premio Deguĉi (2004) kaj de la premio de la Fondaĵo Grabowski (2014).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 43-44).

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu listo de jubileoj kaj memordatoj por aŭgusto 2022 aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/08/korzhenkov-11

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi