Jubileoj kaj memordatoj en junio 2022

Canuto3. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Giorgio Canuto (1897-1925-1960), itala medicinisto, fakulo pri jura medicino, universitata instruisto (rektoro de Parma Universitato, 1950-56) kaj esperantisto; vicprezidanto (1928-36) kaj prezidanto (de 1938 ĝis la malvigliĝo, 1950-60) de Itala Esperanto-Federacio; prezidanto de UEA (1956-60), rektoro de Internacia Somera Universitato en la 27a UK (Romo, 1935), membro de la Akademio de Esperanto (AdE, 1953-60). Post lia forpaso laŭ propono de I. Lapenna ĉe UEA estis kreita Fondaĵo Canuto, kiu ebligas membrecon al esperantistoj el nepagipovaj landoj.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 54-55).

6. Antaŭ 45 jaroj mortis Tibor Újlaky-Nagy (újlaki-nadj, 1915-1959-1977), hungara militisto, inĝeniero pri hidraŭliko kaj esperantisto; kunlaboranto kaj redakciano de Hungara Vivo ekde ties fondo (1961), aŭtoro de La sporta lingvo en Esperanto (1972), kiu ĝis nun restas la ĉefa terminologia vortaro pri sporto en Esperanto.

11. Antaŭ 165 jaroj naskiĝis Antoni Grabowski (1857-1887-1921), pola kemiisto, terminologo, poligloto, volapukisto kaj esperantisto; la unua prezidanto de Pola Esperanto-Asocio (1908-21), sekretario de la unua UK (Bulonjo-ĉe-Maro, 1905), dekomenca membro de la Lingva Komitato (LK, 1905-21) kaj AdE (1908-21), direktoro de la sekcio por la Gramatiko de AdE (1908-21). Kvankam Grabowski verkis malmultajn poemojn en Esperanto, oni konsideras lin “patro de la Esperanta poezio” pro la unua poezia Esperanto-antologio La liro de la Esperantistoj (23 originalaj kaj 87 tradukitaj poemoj), kiun li kompilis kaj eldonis en 1893, kaj pro liaj tradukoj, inter kiuj elstaras la antologio El parnaso de Popoloj (1913), kompilita kaj tradukita de li el trideko da lingvoj, kaj Sinjoro Tadeo (1918) de A. Mickiewicz; inter liaj tradukoj estas ankaŭ La neĝa blovado (A. Puŝkin, 1888), La gefratoj (Goeto, 1889), verkoj de A. Mickiewicz, J. Słowacki, H. Sienkiewicz k. a.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 110-111).

12. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis John Merchant (meĉnt, 1872-1904-1936), angla komercisto, framasono, sportisto kaj esperantisto; prezidanto de Brita Esperanto-Asocio (1922-32, poste honora prezidanto), prezidanto de Konstanta Reprezentantaro de Naciaj Societoj (1923-33), prezidanto de Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado (1928-33), prezidanto de la Internacia konferenco por komerca helplingvo en Venecio (1923); membro de LK (1930-36); aŭtoro de la romanetoj Tri angloj alilande, kiu havis kvar eldonojn (1912, 1922, 1931, 1936), kaj Kompatinda Klem (1931). Dum lia foresto en la 26a UK (Stokholmo, 1934) la Komitato de UEA elektis lin prezidanto de UEA, sed unu tagon post la elekto li rezignis per telegramo.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 198-199).

15. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Lidia Ligęza (1942-), pola filologino kaj esperantistino; aŭtorino de kvar originalaj (Aleo aŭtuna, 1987; Mia eno, 1996; Limerikoj, 1999; Epizodoj, 2012) kaj kelkaj tradukitaj poemaroj (interalie, La Roma triptiko de Johano Paŭlo la Dua, 2006 kaj La balo en opero de Julian Tuwim, 2013).

19. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Sándor Szathmári (sátmari, 1897-1911-1974), hungara maŝinprojektisto, verkisto kaj esperantisto; afergvida prezidanto de HES (1937-42); aŭtoro de Vojaĝo al Kazohinio (1958, en 1941 ĝi aperis hungarlingve), Maŝinmondo kaj aliaj noveloj (1964), Kain kaj Abel (posteume: 1977) kaj Perfekta civitano (posteume: 1988); tradukinto de Kredu min, sinjorino! de C. Rossetti (1958). Lia romano Vojaĝo al Kazohinio estas unu el la plej gravaj Esperantaj beletraĵoj, pri kiu K. Kalocsay skribis: “La libro estas insida. Formetinte ĝin, vi ne liberiĝos de ĝi; vi sentos, ke ĝi lasis en vi hoketojn de problemoj”.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 271-272).

23. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Vinko Ošlak (1947-), slovena verkisto kaj tradukisto; tradukinto de pluraj verkoj en Esperanton (interalie, de la antologio Sunflanke de Alpoj, 1992), aŭtoro de la Esperantaj libroj La dia patrino parolas en Medjugorje (1986), Jen la sablo el mia klepsidro (1991), Ŝakludantoj (1997), La malbabela jaro (1999), Filozofii subtende (2000), Foje eĉ pensi estas ĝuo (2003).

24. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Rudi Graetz (grec, 1907-1919-1977), germana (de 1945 orient-germana) fakulo pri financo, komerco kaj foiroj (gvidanto de pluraj GDR-foiroj eksterlande), socia aganto kaj esperantisto; aktivulo de Germana Laborista Esperanto-Asocio, kunfondinto de Internacio de Proleta Esperantistaro (1930), ĉefiniciatinto de la oficialigo de Esperanto en GDR (1965), la unua prezidanto de la Centra Laborrondo Esperanto ĉe la Kulturligo (1965-77); komitatano de UEA (1976-77), membro de la Internacia Komitato de MEM (1970-77), kuniniciatinto de la Konsultiĝoj de Esperanto-asocioj de socialismaj landoj.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 111-112).

27. Antaŭ 110 jaroj naskiĝis Albert Goodheir (Albertus Johannes Goedheer, 1912-1967-1995), nederlanda kaj britia instruisto, teologo kaj esperantisto; aŭtoro de tri poemaroj (Merlo sur menhiro, 1974; Enlumiĝo, 1987; Nordmara duopo, kun Rejna de Jong, 1994), ses nefikciaj libroj; tradukinto de ok beletraj kaj kvar nefikciaj libroj; redaktoro de Esperanto en Skotlando (1975-95), eldoninto de pli ol 30 libroj kaj broŝuroj ĉe sia propra eldonejo Kardo, membro (1979-89) kaj sekretario (1979-82) de AdE.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 108-109).

29. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Vytautas Šilas (1937-1956- ), litova inĝeniero, historiisto, ĵurnalisto kaj esperantisto; prezidanto de Sovetunia Junulara Esperanto-Movado (SEJM, 1969-71), ĝenerala sekretario de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (2008- ); redaktoro de la SEJM-informiloj Kio, Kie, Kiam (1973-74) kaj Kurte (1976-79), la lasta redaktoro de Litova Stelo (2006-10), kantotradukanto, aŭtoro de А вы говорите на эсперанто (lernolibro por radioamatoroj, 1977), Lernu Esperanton (2005), Zamenhofas istorinėje Lietuvoje (monografio pri Zamenhof en Litovio, 2017); tradukinto de Litovaj popolkantoj (2005).

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj por 2022 aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/06/junio-9

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi