Provizora programo de BET-56

BET-56La 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), okazos la 9–17an de julio 2022 en la havenurbo Klajpedo (Litovio) sub la aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La suba programo estas provizora, la neta programo por ĉiu tago aperos en la BETa gazeto Lumturo.

La 8an de julio (vendredo)

10.00–22.00: Registrado de partoprenantoj, loĝigo, informoj (en la universitata konstruaĵo №11 Aula Magna).

La 9an de julio (sabato)

9.00–22.00: Registrado de partoprenantoj, loĝigo, informoj (samloke).
13.00–14.00: Tagmanĝo (memstare).
18.00–19.00: Vespermanĝo (memstare).
19.30–20.00: Komuna organiza kunveno de BETanoj (en la ĉefa salono de la universitata konstruaĵo №6).
20.00–21.00: Koncerto (samloke).

La 10an de julio (dimanĉo)

9.00–10.30: Matenmanĝo (en la konstruaĵo №11).
10.30–11.00: Organizaj kunvenoj de gvidantoj kaj vizitantoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj, gvidantoj kaj prelegantoj de la Somera universitato, gvidantoj kaj prelegantoj de SUS-38 de AIS, gvidantoj kaj vizitantoj de aliaj konstantaj programeroj (en la ĉefa aŭditorio de la universitata konstruaĵo №11).
11.00–12.00: Malfermo de la Somera universitato. La unua prelego el prelegciklo de prof. Aloyzas Gudavičius pri la litovaj lingvo, kulturo, historio (la lokon vidu en la gazeto de BET-56).
11.00–12.00: Inaŭguro de SUS-38 de AIS. La unua prelego de prof. Amri Wandel el la triprelega kurso “Spacteleskopoj: de Hubble ĝis James Webb” (la lokon vidu en la gazeto de BET-56).
11.00–13.00: La unuaj lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj (la lokojn kaj la gvidantojn vidu en la gazeto de BET-56).
12.00–13.00: Prelegociklo pri esperantologio de prof. Ilona Koutny. La unua prelego: “Esperanto inter la naturaj lingvoj” (la lokon vidu en la gazeto de BET-56).
12.00–13.00: Prelegserio de prof. Duncan Charters pri kulturo. La unua prelego: “Komunikado: persona, publika kaj interkultura” (la lokon vidu en la gazeto de BET-56).
13.00–14.30: Tagmanĝo (en la konstruaĵo №11).
15.00–16.00: Solena inaŭguro de BET-56. En la urba koncerta salono (strato Šaulių, №36).
16.00–17.00: Urba koncerto por la partoprenantoj de BET-56 (samloke).
17.00–18.00: Eventuala akcepto por la partoprenantoj de BET-56 (samloke).
18.30–19.30: Vespermanĝo (memstare).
20.00–22.00: Libera vespero.

La 11an de julio (lundo)

9.00–10.30: Matenmanĝo (en la konstruaĵo №11
11.00–12.00: Prelego de prof. Aloyzas Gudavičius pri la litova lingvoj, kulturo, historio.
11.00–12.00: Prelego de prof. Amri Wandel pri spacteleskopoj.
11.00–12.00: Prelego de Mikaelo Bronŝtejn “La Katastrofo kaj ties bardoj”.
11.00–13.00: Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj.
12.00–13.00: Prelego de prof. Ilona Koutny “Etapoj kaj evoluo de Esperanto”.
12.00–13.00: Prelego de prof. Duncan Charters “Kion oni instruu pri kulturo en klasoj de Esperanto”.
13.00–14.30: Tagmanĝo.
15.00–16.00: La unua prelego de prof. Nina Danylyuk pri historiaj kaj kulturaj rilatoj inter Ukrainio kaj Litovio.
15.00–16.00: Prelego de d-ro Gediminas Degėsys pri naturo de la filozofio.
15.00–16.00: Prelego de Grażyna Szubryczyńska “Esperanto en infanĝardeno”.
16.00–17.00: Prelego de Tuomo Grundström pri la verkistino Hella Maria Wuolijoki.
16.00–17.00: Prelego de Margarita Želve “Kvar granddamoj de Latvia Esperanto-poezio”.
17.30–18.30: Vespermanĝo (memstare).
19.00–21.00: Koncerto de Sepa kaj Asorti.

La 12an de julio (mardo)

9.00–10.30: Matenmanĝo.
11.00–12.00: Prelego de prof. Aloyzas Gudavičius pri la litovaj lingvo, kulturo, historio.
11.00–12.00: Prelego de prof. Amri Wandel pri spacteleskopoj.
11.00–12.00: Mikaelo Bronŝtejn prezentas sian novan romanon Simeono.
11.00–13.00: Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj.
12.00–13.00: Prelego de prof. Ilona Koutny “La obstinaj radikoj”.
12.00–13.00: Prelego de prof. Duncan Charters “Interkultura kompetento – kio ĝi estas kaj kion ĝi celas?”
13.00–14.30: Tagmanĝo.
15.00–16.00: La dua prelego de prof. Nina Danylyuk pri historiaj kaj kulturaj rilatoj inter Ukrainio kaj Litovio.
15.00–16.00: Prelego de d-ro Gediminas Degėsys pri Nigra Afriko.
15.00–16.00: UEA hodiaŭ: demandoj kaj respondoj. Prof. Duncan Charters kaj prof. Amri Wandel.
16.00–17.00: Prelego de Tuomo Grundström pri la verkistino Aino Julia Maria Kallas.
16.00–17.00: Prelego de Ulrich Brandenburg “Esperanto kaj daŭripovo: spertoj de la 99a Germana Esperanto-Kongreso”.
17.30–18.30: Vespermanĝo (memstare).
19.00–20.30: Koncerto de Anjo Amika “Bela Revo”.
20.30–22.00: Kabaredo pri Universalaj Kongresoj.

La 13an de julio (merkredo)

9.00–10.30: Matenmanĝo.
9.00–18.00: Tuttaga ekskurso.
13.00–14.30: Tagmanĝo (por la restintoj en la BETejo).
17.30–18.30: Vespermanĝo (memstare).
19.00–20.30: Dokumenta filmo de Aleksej Salomatov “Somero de Sigrid”.
20.30–22.00: Koncerto de Mikaelo Bronŝtejn.

La 14an de julio (ĵaŭdo)

9.00–10.30: Matenmanĝo.
11.00–12.00: Prelego de prof. Aloyzas Gudavičius pri la litovaj lingvo, kulturo, historio.
11.00–12.00: Prelego de Helmut Klunder pri Orientfrisaj Insuloj.
11.00–13.00: Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj.
12.00–13.00: Prelego de prof. Ilona Koutny “Verboj en la centro?”
12.00–13.00: Prelego de prof. Duncan Charters “Praktikaj interagaj ekzercoj pri Interkultura Kompetento”.
13.00–14.30: Tagmanĝo.
15.00–17.00: Seminaro pri Aktivula Maturigo (AMO) kun la temo “Baltio en Eŭropa Kunteksto” gvidata de Stefan MacGill.
15.00–16.30: Ateliero pri tradukado gvidata de István Ertl.
17.30–18.30: Vespermanĝo (memstare).
19.00–21.00: Koncerto de Saŝa Pilipović “Ciganaj kantoj en Esperanto”.

La 15an de julio (vendredo)

9.00–10.30: Matenmanĝo.
11.00–12.00: Prelego de prof. Aloyzas Gudavičius pri la litovaj lingvo, kulturo, historio.
11.00–12.00: Prelego de Nijolė Žambaitė “Mitoj pri diplomatio kaj diplomatoj”.
11.00–13.00: Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj.
12.00–13.00: Prelego de prof. Ilona Koutny “Esperanta vortprovizo kaj ĝia evoluo?”
12.00–13.00: Prelego de prof. Duncan Charters “Kiel paroli publike kaj kiel paroli pri Esperanto”.
13.00–14.30: Tagmanĝo.
15.00–17.00: Seminario pri Aktivula Maturigo (AMO) gvidata de Stefan MacGill (daŭrigo).
15.00–16.30: Prelego de Ryszard Rokicki “Alternativa priskribo de Esperanta vortfarado” kaj prezento de lia nova libro Enkonduko en la morfologion de Esperanto (komuna eldono de Sezonoj kaj Litova Esperanto-Asocio).
17.30–18.30: Vespermanĝo (memstare).
19.00–20.30: Koncerto de Anjo Amika “Dimanĉa koncerto”.
20.30–22.00: Kabaredo Verda banano.

La 16an de julio (sabato)

9.00–10.30: Matenmanĝo
11.00–12.00: Prelego de prof. Aloyzas Gudavičius pri la litovaj lingvo, kulturo, historio.
11.00–12.00: Prelego de Brunetto Casini “30 oraj horoj”.
11.00–12.00: Prelego de prof. Duncan Charters “Kial legi literaturon, kaj literaturon en Esperanto?”.
11.00–13.00: Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj.
12.00–13.00: Prelego de Alfred Heiligenbrunner pri la imuna sistemo.
12.00–13.00: Prelego de Manfred Westermayer “Renesanco de marĉoj”.
13.00–14.30: Tagmanĝo.
15.00–16.00: Prelego de Carlo Nicola Colacino “Gravitaj Ondoj”.
15.00–16.00: Prelego de Grażyna Szubryczyńska “Ekologio en infanĝardeno”.
16.30–17.30: Solena fermo de BET-56.
18.00–19.00: Vespermanĝo (memstare).
19.30-21.30: Ukrainia koncerto kaj adiaŭa vespero.

La 17an de julio (dimanĉo)

9.00–10.30: Matenmanĝo (memstare).
11.00–18.00: Disveturo.

La definitiva programo aperos en la ĉiutaga gazeto de BET-56 Lumturo.

Krome, okazos jenaj aferoj:
1. Du duontagaj ekskursoj anoncotaj komence de BET-56.
2. Fotoekspozicio de Andrzej Sochacki “Esperantista portretaro”, eventuale aliaj ekspozicioj.
3. Ĉiutage aperos la gazeto de BET-56 Lumturo. Ĝin kompilos kaj redaktos Taesok Choe, lia retadreso estas chojus@gmail.com.
4. Ĉiutage funkcios riĉa libroservo.
5. Laŭbezone okazos ankaŭ aliaj anticipe neplanitaj aranĝoj. Sekvu anoncojn en Lumturo.
6. Eventuale okazos ankaŭ Diservo.

La Organiza komitato laŭbezone rajtas ŝanĝi la programon. La ŝanĝojn, precizigojn, informojn pri salonoj k. s. serĉu en ĉiutaga gazeto de BET-56.

OK

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/06/bet-130

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi