Ne ĉiuj libroj kostas

dostojevskijDostojevskij, Fjodor Miĥajloviĉ. Kvin rakontoj / Tradukis el la rusa Grigorij Arosev, Aleksander Korĵenkov. Kompilis Aleksander Korĵenkov; Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2021. — 55 p. — (Virtuala Biblioteko de Sezonoj; №19).
Ĉeĥov, Anton Pavloviĉ. Malgranda trilogio / Tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov, Anna Pentus, Mati Pentus. Kompilis Aleksander Korĵenkov; Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2021. — 39 p. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2021).

En situacio, kiam papero malabundas, energio por produkti pli kaj pli kostas, siliko ne troviĝas, estas granda kaj plaĉa surprizo, ke eldonejo disponigas senpage kelkajn siajn verkojn, kaj sufiĉas ilin elŝuti (se entute oni havas energion por funkciigi komputilon…)

La eldonejo Sezonoj, mastrumata de Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka, proponas 19 librojn senpage deŝuteblajn ĉe https://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php, estas ne malvasta elekto en pdf kaj en ePub plus malnovaj numeroj de la revuo La Ondo de Esperanto. Apud Dostojevskij, kies naskiĝan datrevenon ni havis en 2021, ni havas Tolstoj, Simenon, Dickens, Poe, Zamenhof, Brjusov, Lermontov, Conan Doyle, Harrison, Gogol, Ĉehov, Puŝkin, plus du nedikajn broŝurojn de Korĵenkov mem. De Tolstoj estas fakte inkunabloj de antaŭ pli ol cent jaroj eldonitaj de Posrednik.

Kelkaj eroj superas 100 paĝojn, aliaj estas kelkdekpaĝaj verkoj, noveloj aŭ longaj eseoj.

Tre freŝe aldonita (2021) estas Kvin rakontoj de Fjodor Dostojevskij, kiun komplementas Fjodor Dostojevskij en Esperanto, longa eseo de Korĵenkov, aperinta en 2011. Ĉi lasta komenciĝas per la genealogio de la verkisto ekde 1389, kio montras ke lia deveno estis tatara kaj ke la nomo Dostojevskij estis akirita el la nomo de vilaĝo Dostojeva, donacita en 1506 al praulino de la verkisto. Fjodor fariĝis armea inĝeniero, sed tuj poste eksiĝis el la armeo kaj interesiĝis nur pri literaturo, verkante originale kaj tradukante.

Certe ĉiuj kleraj rusoj scias, sed por eksterlanda recenzisto estis novaĵo la mortkondamno de Dostojevskij pro disvastigo de malpermesita letero, kaj eĉ pli la organizo de la ekzekuta teatra ceremonio, sen la lasta akto kun la pafmortigo, anstataŭata de kvarjara bagnado kun posta devigo al armea servo kiel simpla soldato. Tia situacio ne daŭris longe, kaj nia aŭtoro denove plonĝis en literaturon eĉ devante verki romanon laŭ tre tempostrikta kontrakto; familiaj okazaĵoj donis al li sugestojn por la intrigo de siaj romanoj.

La broŝuro rakontas pri la verkoj de Dostojevskij esperantigitaj ĝis tiam: Blankaj noktoj kaj Krimo kaj puno, eldonitaj ĉiuj de Sezonoj. Tradukojn faris Grigorij Arosev, Aleksej Birjulin, Aleksander Korĵenkov kaj Andrej Parfentjev, kiuj devis alfronti kelkajn problemojn, ĉar la aŭtoro estis tre selektema koncerne vortojn, kaj, kompreneble elekto de specifa termino transdonas tiun aŭ alian emocion de familiareco.

Sed ni revenu al la kvin rakontoj, tradukitaj de Grigorij Arosev kaj Aleksander Korĵenkov.

La rakontoj estas mi-rakontoj, sed tuj la protagonisto ne estas la “mi” sed nova protagonisto, kiu cetere akceptas en la rakonton novan protagoniston. Honesta ŝtelisto aspektas teatraĵo kun du rolantoj, la eventualaj ceteruloj estas figurantoj; pereo akompanas povrulon, inter misŝanculo kaj trampo ĝis la antaŭvidebla tragika fino. Ankaŭ en Novjara balo kaj nupto montriĝas kiel sociaj klasoj strukturigas ankaŭ infanojn: la filino de riĉuloj ricevas riĉan donacon, la filo de malriĉa vidvino “knabo ĉirkaŭ dekjara, kun lentugoj, magra, eta, rufhara, ricevis nur libron kun noveloj, rakontantaj pri la majesteco de l’ naturo, pri la kortuŝaj larmoj kaj similaj temoj, sen bildoj kaj eĉ sen vinjetoj”. Kompreneble, tiu knabeto ne havos ŝancon en la novelo: la knabino, kun kiu li sukcesis amike konversacii, kvin jarojn poste iĝis deksesjara kaj estos perforte edzinigita al matura riĉulo. En alia rakonto Knabo ĉe Krista abio ree estas morto de infano (ja la patrino jam mortis ĉe la unua paĝo): la atmosfero estas morna, malgraŭ iuj detaloj kiuj povas esti ĝojigaj: sed la ĝojo estas artifika, la gajaj vizaĝoj estas fikciaj.

Sed eĉ kiam la rakontanto estas trankvila kaj bonhumora, montriĝas krueleco: “Ankaŭ mi laboras: mi estis derompanta juglandan vergon por bati per ĝi ranojn”. Tion pensas la mastrobienulo de La Kampulo Marej (tiu rakonto troviĝis jam en la menciita eseo Fjodor Dostojevskij en Esperanto); la kampulo havas ĝentilan aliron al infano, sed ankaŭ tiu gesto dronas en perforta medio: politikaj arestitoj, karceruloj, ĝismorta batado, suspektata edzinmurdo.

En la fantasta rakonto La sonĝo de ridinda homo estas ĉio: feliĉo kaj malfeliĉo, infanoj kaj plenkreskuloj: ja ĉi tie vere protagonistas la aŭtoro, ĉirkaŭata de amaso da infanoj, steloj, sonĝoj, revoj: “sonĝoj estas tre stranga fenomeno: iu afero prezentiĝas terure klare, kun juveliste preciza poluriteco de la detaloj”, vojaĝo transtempa kaj transspaca, stelo kiu lumas kaj allogas, nova tero kiu mirigas kaj prezentas psikajn dubojn: “Ĉu sur tiu nova tero estas sufero? Sur nia tero ni povas malfalse ami nur kun sufero kaj nur per sufero! Ni ne povas ami aliamaniere, ni ne konas alian amon. Mi deziras suferojn por ami”. Kompreneble ĉio forfadiĝas ĉe revekiĝo, kiel ĉe ĉiuj fantastaĵoj, sed la leganto estas entirata en ĉi tiun atmosferon, en ĉi tiujn ĉielajn mondojn, en ĉi tiujn sociojn en kiuj li baraktas, ne sciante pri si mem, pri kio estas li mem: ĉu ridindulo de ĉiuj mokata? Ĉu suicidinto (ja makabraĵo ne povis manki…)?

Post Dostojevskij la sinbano en la rusa novelarto pluas per Malgranda trilogio de Anton Ĉeĥov (tradukoj de Aleksander Korĵenkov, kaj Anna kaj Mati Pentus), aperinta kiel literatura suplemento al La Ondo de Esperanto en 2021. Rakontojn de Ĉeĥov oni legas en Rusio ŝajne jam en la malsupera mezgrada lernejo; en okcidenta Eŭropo je tiu aĝo apenaŭ estas konata lia nomo. La trilogio ĉi tie prezentata estis jam aperinta en 2004 en la kolekto Ĉeriza ĝardeno; ĉi nova biteldono profitas je revizio.

Ankaŭ Ĉeĥov prezentas al ni iujn strangulojn: jen persono kiu vivis ĉiam izolite, ĉiam kun ombrelo kaj galoŝoj, sed aliflanke tuta teamo volas trovi por li edzinon, klopodas al li trudi staton de li neŝatatan. Ĉeĥov ĵonglas per la vortoj por evidentigi malsamecon de personoj: “La direktoredzino prenis loĝion en la teatro, kaj ni vidis, ke en ŝia loĝio sidas Varenjka kun okulfrapa ventumilo, radianta pro feliĉo, kaj apud ŝi Belikov, malgranda, tordita, kvazaŭ oni per tenajlo eltirus lin el la hejmo”. Riĉeco, posedo de bieno estas la pilastroj de eventuala geedziĝo: amo duonokulumas nur flanke, rivaloj mezuriĝas per mondisponeblo, ne ja per amaj aspiroj. Infanoj ĉiam ĉeestas en familia vivo, sed amo malestas: familioj diseriĝas pro laboraj kaŭzoj, ranga plialtigo postulas transloĝigon kaj ja foriras nur li, ne kunportante la edzinon. Pri morto de tiu aŭ alia rolanto estas ĉiam rakontate, kvazaŭ sen funebraĵa akompano rakonto ne estus sufiĉe suka. Homoj juĝas pri la aliaj, verdiktas pri ies sorto, ofte klasata meritita, kiam ĝi estas malbona. La rusa kaj ukraina socioj ne estas prezentataj sub iliaj plej belaj aspektoj.

Ĉiuj tradukoj estas vere plaĉaj, kun tiu rusa stilo, kiu prezentas en okcidento malmulte konatajn vestojn (bekeŝoj), aŭ fruktojn (grosoj), aŭ mezurunuojn (arŝinoj).

Tre rekomendindaj libretoj.

Carlo Minnaja

Ĉi tiu recenzo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №1 (311).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/05/recenzo-130

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi