Anna Löwenstein: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2020-2021

lowensteinLa Ondo de Esperanto daŭrigas aperigi respondojn al la du demandoj de nia tradicia jarfina enketo: unue, pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum la du pandemiaj jaroj 2020-21, kaj due pri la persona Esperanto-aktivado dum ĉi tiu periodo. Jam aperis ses respondoj. La sepa respondinto estas Anna Löwenstein (Britio), verkisto, redaktoro de la retejo uea.facila, la Esperantisto de la Jaro 2019.

1-2. Pandemioj, same kiel militoj, povas havi sian pozitivan flankon. Kaj la pandemio estis tre pozitiva por la Esperanto-movado. Virtualaj kunvenoj ekzistis jam antaŭ 2020, sed malmultaj el ni pensis uzi ilin, kaj sendube ne ĉiuj membroj de la asocioj kaj grupoj estus konsentintaj renkontiĝi virtuale. Sed kiam ne estis alia elekto, eĉ la pli konservativaj kaj kontraŭteknologiaj membroj de tiuj asocioj finfine, eĉ se malvolonte, aĉetis mikrofonon kaj kameraon kaj lernis uzi ilin.

Antaŭ la pandemio multaj lokaj grupoj ne estis en bona stato. Tiuj, kiuj antaŭ kvardek jaroj regule renkontiĝis kun dekoj da membroj, estis reduktitaj al manpleno da regulaj ĉeestantoj, ĝenerale la pli aĝaj, kiuj jam fidele sekvis la grupon de jaroj. Multaj grupoj ĉesis renkontiĝi ĉiusemajne, kaj komencis renkontiĝi ĉiun duan semajnon aŭ eĉ monate. Sed dum la lastaj du jaroj tiuj lokaj grupoj reviviĝis, revigliĝis, remalkovris malnovajn membrojn kaj akiris novajn el la tuta mondo. Renkontiĝoj kun 50 aŭ 60 homoj fariĝis normalaj. Ankaŭ la elekto de prelegantoj vastiĝis, ĉar same kiel la ĉeestantoj, ili povis veni el la tuta mondo.

Estas klare, ke eĉ kiam la pandemio finiĝos, ni ne ĉesos utiligi tiujn ĵus malkovritajn rimedojn. Verŝajne multaj grupoj entute ĉesos renkontiĝi fizike, kaj transiros al nur virtualaj kunvenoj. Tio en si mem estos pruvo, ke la sekvoj de la pandemio estis tre pozitivaj por la Esperanto-movado, ĉar anstataŭ ĉesigi la virtualajn renkontiĝojn tuj kiam tio eblos, male ni daŭrigos ilin eĉ kiam tio ne plu necesos.

Ĉi tiu teksto aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №4 (310).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/01/lowenstein-2

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi