TEJO-Trejnista Renkontiĝo okazis en Bjalistoko

Belostoko

La 12an de decembro 2021 okazis en Bjalistoko TEJO-Trejnista Renkontiĝo. “Estis riĉa tago”, – rakontas la Vicprezidanto de TEJO Inès Kahin, kiu gvidis kaj kunordigis la tagon, helpe de la komisiito pri Aktivula Trejnado David Ruíz i Sánchez. – “La trejnistoj estis tre entuziasmaj. Ni parolis pri la projektoj en kiuj estas nun TEJO, kaj ni cerbumis pri eblaj novaj projektoj, inkluzive TnT – Trejnado por Novaj Trejnistoj, kiun mi tre ŝatus okazigi.”

Dum la tago, la TEJO-volontulo Manu Guaroa oficiale iĝis TEJO-trejnisto. Manu jam estas trejnisto ekster Esperantujo, kaj dum la evento li trejnis esperante antaŭ spertaj TEJO-trejnistoj, kiuj favore pritaksis lian trejnadon pri politika pledo. Adone, okazis trejnado de KuboF Hromoslav, kiu sinproponis por prezenti “Kiel organizi vian scion, por nenion forgesi kaj rapide retrovi”.

Legu pli en la retejo de TEJO: www.tejo.org

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi