Nova libro: La Eta Krokodilo kaj la Verda Stelo

krokodiloNi estas feliĉaj anonci la publikigon de nia dulingva Esperanto-franca libro La Eta Krokodilo kaj la Verda Stelo. Iam estis eta krokodilo, kiu loĝis en bestoĝardeno. Sed li ne estis feliĉa, li volis esti libera. Iun vesperon li levis la kapon kaj vidis stelon, kiu brilegas…

Sekvu la aventuron de la Eta Krokodilo kaj la Verda Stelo, fabelo por etuloj kaj plenkreskuloj pri libereco, amikeco kaj espero por pli bela mondo.

Aŭtoroj: Cécilia Guérin kaj Maximilien Guérin
Eldonejo: L’Harmattan (Jeunesse)
ISBN: 978-2-343-23117-4
La libro estis kontrolita de la Franca Esperanto-Instituto (FEI).

Mendu ĉe la eldonejo https://mallonge.net/h8

Ni deziras al vi plezuran legadon!

Maximilien Guérin
Cécilia Guérin

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/09/krokodilo

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi