Internacia Junulara Tago 2021


IJT

En 1999, la Ĝenerala Asembleo de UN (RES 54/120) aprobis «la rekomendon de la Monda Konferenco de Ministroj de Junularo (…), ke la 12a de aŭgusto estu deklarita Internacia Junulara Tago». La starigo de tiu grava tago estis rimarkinda, ĉar ĝi emfazis la centran rolon de junuloj en la publika sfero kaj rilate al nuntempaj aferoj, en kiuj niaj socioj luktas.


Dudekunu jarojn poste, ni povas vidi kiom grava kaj trafa ĉi tiu establo estis. Efektive, tra la jaroj, junulara partopreno en la kampoj de klimata agado, genra egaleco, socia justeco, paco kaj sekureco kaj aliaj gravaj temoj por Tutmondaj Homaj Rajtoj estis rimarkinda kaj esenca. Junuloj fervore kontribuis al mondo respektema al homaj rajtoj kaj UN-valoroj, kreante ŝancojn kaj esperon por tiuj, kiuj estas en vundeblaj kondiĉoj. Ni povas observi la pliigitan junularan partoprenon en la UN-sistemo, en la Konsilio de Eŭropo, la Eŭropa Unio kaj aliaj demokratiaj strukturoj, kaj ilian unikan kontribuon al la Celoj por Daurigebla Evoluigo kaj la 2030-Agendo, kie ili «estis aktivaj arkitekturistoj en ĝia disvolviĝo kaj daŭras okupiĝi pri la kadroj kaj procezoj kiuj subtenas ĝian efektivigon, sekvadon kaj revizion».

La Internacia Junulara Tago estas ne nur tago por festi, sed ankaŭ plifortigi la devontigon de la membroŝtatoj aktive impliki kaj konsideri junulojn en siaj decidoj. Ekzemple, la temo de ĉi-jara Junulara Tago estas «Transformaj Manĝaĵaj Sistemoj: Junulara Novigado por Homa kaj Planeda Sano». Ĉi tiu temo leviĝis ankaŭ dum la Junulara Forumo 2021 de EKOSOK, kie miloj da junuloj aktive partoprenis, kie «la elstarigitaj aferoj kaj prioritatoj inkluzivis iliajn vidpunktojn pri la efiko de la pandemio KOVIM-19, aparte rilate al ĝia efiko al homa sano, la naturmedio, kaj nutraĵaj sistemoj».

Ĉi tiu tutmonda afero estas pritraktebla nur se junaj homoj estas aktiva parto de la solvo. Tial en la oficialaj rezultaj rekomendoj de la Forumo oni mencias, ke: «junaj partoprenantoj emfazis la gravecon labori por pli justaj manĝosistemoj. Krome, oni reliefigis la bezonon de junuloj fari informitajn decidojn pri manĝaĵaj elektoj per kreskanta tutmonda edukado pri la plej sanaj kaj daŭrigeblaj ebloj por individuoj kaj por la medio.».

Tutmonda Esperanta Junulara Organizo (TEJO), kiel monda organizaĵo de junuloj, disvolviĝis tra la jarojn. Ĝi havigis al si centran rolon en la internacia kampo de junularaj rajtoj, precipe rilate al kulturo kaj lingvoj, kie junuloj aktive partoprenas kaj rajtas kontribui per siaj ideoj kaj agoj. En ĉi tiu Internacia Junulara Tago, TEJO, en partnereco kun Universala Esperanto-Asocio (UEA), dankas ĉiujn junulojn kiuj kontribuis al nia misio kaj al la unika mesaĝo de nia movado kaj ni promesas plu batali por junulaj rajtoj, niaj rajtoj, sur la tutmonda nivelo.

Fonto: www.tejo.org

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.


nomortogelku.xyz Nomor Togel Hari Ini

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi