Julian Modest nova PEN-prezidanto

ModestJulian Modest (pseŭdonimo de Georgi Mihalkov) estas la nova prezidanto de Esperanta PEN-Centro; lin elektis la Asembleo, kiu fizike kunvenis ĉe la Esperanto-Domo en Svislando, krome kun la skajpa partopreno de Carlo Minnaja. Julian Modest estas unu el la plej fekundaj prozistoj dum la sesa periodo de nia literaturo, periodo kiun Giorgio Silfer konsideras arkivebla ekde 2020. Silfer mem estis elektita kiel vicprezidanto por tiel pli efike reprezenti la Esperantan centron dum la jubilea jaro de PEN Internacia. Sekretario-kasisto restas Miroslava Kirova. Judit Felszeghy kune kun Koffi Gbeglo reprezentos la paktintan establon ĉe la Forumo de la Esperanta Civito.

Simile al KCE ĉe ALTE, en la tegmenta organizo nia centro estas konsiderata unu el la plej seriozaj kaj bonfartaj, malgraŭ sia eteco: efektive ĝi trapasas la pandemion vigle en sia aktiveco, kaj kun ekvilibra financa stato, riĉigita per la posedo de la Pegonesto (malgranda apartamento en proprieto de LF-koop, kies kolektiva membro nia PEN estas).

La Asembleo akceptis unuanime la aliĝon de c-ano Benoit Philippe, kaj same unuanime (laŭ propono de prezidanto Modest) ĝi prokrastis al la venonta jaro la pritrakton de la aliĝpeto de mag. Nicola Ruggiero.

Fonto: HeKo 768 6-B, 9 aŭg 2021


Ni gratulas nian delongan amikon kaj kunlaboranton okaze de lia prezidantiĝo en Esperanta PEN-Centro kaj esperas, ke la novaj taskoj de Georgi Mihalkov ne ĝenos la verkadon de Julian Modest!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi