KKPS 2021 – Klaĉ-Kunveno Post-Somera

KKPS

KKPS, la Klaĉ-Kunveno Post-Somera, okazos de la 29a de oktobro ĝis la 2a de novembro ĉe Ravnsø, Ry en Danio dum haloveno 2021. Venu amuziĝi kun junuloj el Eŭropo! (kaj espereble aliaj mondopartoj laŭ la tiamaj vojaĝrestriktoj)

Kontraŭ malalta kotizo vi ricevos: loĝadon en amasloĝejo, du senpagajn ekskursojn kaj ĉiujn manĝojn inkl. varmajn trinkaĵojn en la mateno, kaj desertojn en la vespero. Estos la plej luksa KKPS iam ajn!

La vakciniĝoj en Danio kaj la cetero de Eŭropo iras bone, la enlandaj restriktoj malpliiĝas, kaj internaciaj vojaĝoj denove iĝas eblaj. Ni estas tre optimismaj pri tio, ke en oktobro eblos havi mojosan internacian junuralan aranĝon en Danio por ĝis 60 homoj.

La tuta LKK antaŭĝojas (re)vidi vin en la skolta domo Ravnsøhytten ĉe la bela lago Ravnsø en la urbeto Ry, Danio. Ne estu koko, venu al la KKPS!

Legu pli pri KKPS ĉe http://kkps.esperanto-jongeren.nl/

Fonto: https://www.tejo.org

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi