Pri la 54a ILEI-Kongreso en 2021

ILEIILEI devas rezigni pri la surloka fizika kunveno en Benino. La anoncoj pri aliĝoj estis tre malmultaj pro la daŭraj limigoj kaj obstakloj en vojaĝado. Tamen la pandemia situacio en Benino daŭre estas tute kontentiga kaj sekura. ILEI lanĉas virtualan Kongreson, temas pri la 54a ILEI-Kongreso – VEKI 2, okazonta la 7-14an de aŭgusto 2021.

Benino restos en nia fokuso, ĉefe en la Nacia Vespero. La kongresa temo estas kaj restas: “Esperanto-kulturo en Esperanto-kursoj”. La komitatkunsidoj okazos dimanĉe la 8an kaj marde LA 10an de aŭgusto. Dutaga simpozio okazos ĵaŭde la 12an kaj vendrede la 13an de aŭgusto. La temposkemo en tri sesioj en ĉiu tago restos la sama kiel en 2020 en VEKI 1.

La teknika organizado estas en la manoj de Unika. La programa starigo estas en la manoj de Marija Belošević kaj Mireille Grosjean. La simpozia koncepto estas en la manoj de Ivan Colling kaj Radojica Petrović. La aliĝilo estas en preparo.

La Kongreskotizoj estos: por A-landanoj 20 aŭroj. Por B-landanoj 10 eŭroj. Por subvenciataj personoj (ni alvokas al A- kaj B-landanoj, ke ili subvenciu unu aŭ plurajn personojn, kiuj ne povas facile transpagi ian sumon al Eŭropo.) 5 eŭroj. La pagoj povos okazi per ĝirado el UEA-konto de partoprenonto al UEA-konto de ILEI aŭ per ĝirado per kreditkarto al indikota banko en Belgio.

Por demandoj kaj proponoj pri pagado kaj subvenciado turnu vin al Mireille Grosjean: mirejo.mireille@gmail.com. Por proponoj pri la programo turnu vin al Marija Belošević miriam010@gmail.com kaj Mireille Grosjean mirejo.mireille@gmail.com.
Por demandoj pri la simpozio turnu vin al Ivan Colling iecolling@yahoo.com.br kaj Radojica Petrović radojica.petrovic.rs@gmail.com.
Por demandoj pri la teknika aspekto de VEKI 2 turnu vin al Unika unika@esperantujo.io.
Ni forte esperas, ke la 54a Kongreso estos fruktodona, lertiga, interesa kaj distra.

Nome de la Estraro:
Mireille Grosjean
prezidanto de ILEI

Fonto: https://www.ilei.info/konferenco/2021/2021-06-03-ILEI-anoncasVEKI-2.pdf

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi