NASK: Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto

ТФЫЛ

Pro la daŭra pandemio, la programoj de NASK 2021 restos virtualaj. Ĉi-jare NASK kaj ESF prezentos tri virtualajn sesiojn de la tradicia somera kursaro.

“Ni saltu en Esperanton”, post-baza kurso kun Hans Becklin.
5-9 julio kaj 12-16 julio, 2021
17:30-19:00, laŭ la usona orienta horzono (Novjorko)
15 horoj da instruado kaj interago
Limo: 20 partoprenantoj
Kosto: US$ 79.00. Stipendia helpo de US$ 50.00 estas havebla. Se vi bezonas tian helpon, skribu al Ellen Eddy (eddyellen@aol.com).
Tiu ĉi kurso estas por homoj kiuj jam finis bazan kurson kiel Duolingo aŭ Lernu, kaj la celo estas aktiva uzado de la lingvo. Praktike, post-baza kurso helpos al vi ekuzi Esperanton, aŭ uzi ĝin pli sendepende kaj atingi viajn proprajn celojn pri lingvolernado. En la kurso de Hanso vi atingos novan nivelon en Esperanto per pli profunda kompreno de la gramatiko, kaj per novaj, pli intensaj spertoj en legado, parolado, kaj aŭskultado. Bonŝance, la energi-plena instruado de Hanso helpos vin progresi sen enuo – li utiligos rakontojn, kantojn, ludojn, kaj ekzercojn por instrui la lingvon kaj doni al vi vivan bildon de la bunta Esperanto-komunumo.
Oni devas registri sin ĝis la 28a de junio.

“Trans la Sojlon de la Lingvo”, meznivela kurso kun Christophe Chazarein-Béa.
31 julio – 1 aŭgusto kaj 7-8 aŭgusto
11:00-13:00 kaj 14:00-16:00 ĉiutage × 4, laŭ la usona orienta horzono (Novjorko)
16 horoj da instruado
Limo: 20 partoprenantoj
Kosto: US$ 79.00. Stipendia helpo estas havebla ĝis duono de la kosto. Se vi bezonas tian helpon, skribu al Ellen Eddy (eddyellen@aol.com).
La unuaj paŝoj en Esperanto estas rapidaj. Sed ankaŭ en facila lingvo, baldaŭ venas momento kiam aperas malfacilaĵoj. Tiam oni scias, ke oni atingis la “sojlon” de la lingvo – tio estas la punkto, kiun oni transpasu por ekĝui Esperanton. En ĉi tiu kurso, vi trovos la rimedojn por aŭskulti, paroli, legi kaj skribi en Esperanto kun pli da memfido. Vi trovos manierojn kreskigi vian kapablon komuniki en Esperanto kun plezuro kaj sen streĉo. Kaj ni kune transpasos la sojlon de la lingvo.
Oni devas registri sin ĝis la 24a de julio.

“Dokumentaj distraĵoj, devojiĝoj kaj diversaĵoj: vagado tra Esperanto per paperaĵoj”, supera kurso kun Tim Owen, de la Esperanto-Asocio de Britio
31 julio – 1 aŭgusto kaj 7-8 aŭgusto
11:00-13:00 kaj 14:00-16:00 ĉiutage × 4, laŭ la usona orienta horzono (Novjorko)
16 horoj da instruado
Limo: 35 partoprenantoj
Kosto: US$ 79.00. Stipendia helpo estas havebla ĝis duono de la kosto. Se vi bezonas tian helpon, skribu al Ellen Eddy (eddyellen@aol.com).
La kurso pritraktos interesajn dokumentojn, eventojn, aferojn, kaj faktojn tra la historio de Esperanto. Ĝi estos aventuro laŭ la stilo de Indiana Jones. En la supera nivelo, estas supozo ke ĉiu partoprenanto jam scias Esperanton, kaj oni instruos pri la lingvo mem nur flanke, kiam apartaj demandoj leviĝos.
Oni devas registri sin ĝis la 24a de julio.

Pliaj informoj estas en la retejo de ESF https://www.esperantic.org/eo/2021-1-2/

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/06/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi