Jubileoj kaj memordatoj en majo 2021

Stojan3. Antaŭ 60 jaroj mortis Pjotr Jevstafjeviĉ Stojan (Стоян, 1884-1903-1961), ruslandano loĝinta en pluraj landoj, matematikisto, instruisto, verkisto, vortaristo kaj esperantisto, aŭtoro de pluraj lingvoprojektoj; oficisto de CO de UEA en Ĝenevo (1925-30), aŭtoro de pluraj vortaroj kaj aliaj esperantologiaj verkoj, inter kiuj elstaras Bibliografio de Internacia Lingvo (1929) kaj Deveno kaj vivo de la lingvo Esperanto (1953); membro de la Lingva Komitato (1910-38, 1947-48).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 267-269.

11. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Hilda Dresen (1896-1913-1981), estona telegrafistino, tradukistino kaj esperantistino, ofte nomata “patrino de la estonaj esperantistoj”; aŭtorino de poemoj, aperintaj, interalie, en ŝia poemaro Norda naturo (1967); tradukintino de Elektitaj versaĵoj de M. Under (1929), Horizontoj de J. Barbarus (1931), Estona antologio 1 (kun aliaj, 1932), Ŝippereo de J. Smuul (kun H. Tolve, 1968), Kalevipoeg de Fr. R. Kreutzwald (1975), Estona soveta poezio (kun aliaj, 1977), Al abelujo ĝi flugas de J. Liiv (1980) k. a., honora membro de UEA (1975).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 76-77.

12. Antaŭ 35 jaroj mortis Theodor Karl August Heinrich Jung (1892-1909-1986), pli konata kiel Teo Jung, germana, poste nederlanda presisto, ĵurnalisto, eldonisto kaj esperantisto; fondinto (1920) kaj redaktoro (ĝis 1962) de la gazeto Esperanto Triumfonta (ekde 1925 Heroldo de Esperanto), redaktoro de la organo de Internacia Esperanto-Ligo Esperanto Internacia (1936-40), eldoninto de pli ol cent libroj, aŭtoro de multaj artikoloj, lingvaj studoj, recenzoj, beletraĵoj kaj tradukoj kaj de kelkaj libroj inkluzive de Landoj de l’ Fantazio (romano, 1927) kaj Ĉiu ĉiun (biografio, 1979); membro de la Lingva Komitato (1933-48) kaj Akademio de Esperanto (1948-71), honora membro de UEA (1952).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 146-148.

15. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Mireille Grosjean (pron.: miréj groĵán, 1946-1985- ), svisa lingvoinstruistino kaj esperantistino; prezidanto de Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds (1988-94), (kun)prezidanto de Svisa Esperanto-Societo (2006-), komitatano de UEA (1998- ), prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono de UEA (2007-13), prezidanto de ILEI (2013- ) kunfondinto kaj estrarano de la benina-svisa asocio Scio Sen Bariloj (2009-), kunorganizinto de la 5a Afrika Kongreso de Esperanto en Kotonuo (jarŝanĝo 2013-14), ĉeforganizanto de la 3a Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto (Neŭŝatelo kaj La Chaux-de-Fonds, 2015); aŭtoro de pluraj artikoloj kaj de tri libroj: Afrikanoj kaj mi (2009), Komunikado en Afriko (2014) kaj Bonvole eniru sen frapi! Kurso pri konfliktosolvado (3 vol., 2015); laŭreato de la Premio Deguĉi (2016), La Esperantisto de la Jaro 2014.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 113-115.

21. Antaŭ 20 jaroj mortis Hugo Röllinger (1905-1921-2001), germana asekuristo kaj esperantisto; Esperanto-instruisto, fondinto (1949) kaj longtempa prezidanto de la Esperanto-grupo en Bad Kissingen, ofta preleganto en la Esperanto-kastelo Grésillon kaj universitato La Laguna; komisiito de UEA (1965-2001) pri listo de stratoj, placoj, parkoj kaj aliaj Zamenhof/Esperanto-objektoj (ZEOj), kiu en 1997 aperis libroforme kiel Monumente pri Esperanto; honora membro de GEA (1992) kaj UEA (1995).

21. Antaŭ 110 jaroj naskiĝis Ye Laishi (ps. de Bao Shuyuan, 1911-1927-1994, formita el la Esperanta plumnomo Ĵelezo), ĉina scienca, kultura kaj socia aganto kaj esperantisto; kunfondinto de Ĉina Proleta Esperanto-Unio (1931), redaktoro de La Mondo (1932-37), Ĉinio Hurlas (1936-38) kaj Heroldo de Ĉinio (1939-44); vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) ekde ties fondo (1951-86), aganta prezidanto (1986-89), poste honora prezidanto de ĈEL, prezidanto de LKK de la 71a UK (Pekino, 1986).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 302-303.

23. Antaŭ 30 jaroj (1991) aperis la unua numero de la renaskita revuo La Ondo de Esperanto, eldonata ĝis nun.

29. Antaŭ 65 jaroj naskiĝis Ionel Oneţ (pron.: onec, 1956-1981- ), rumana esperantisto, en 1988 migrinta el Rumanio al Usono, poste al Nederlando; vicdirektoro de la oficejo de ELNA (nun: Esperanto USA, 1989-2002), oficisto de CO de UEA en Roterdamo respondeca pri la libroservo (2002- ), gvidanto de la kongresa libroservo en pluraj UKoj; redaktoro de La Orient-Ekspreso (1993-96) kaj Esperanto USA (1997-2002), posedanto de la eldonejo Bero (1990) eldoninta pli ol 60 librojn; aŭtoro de kelkaj libroj kaj broŝuroj pri Esperanto por rumanoj, tradukinto de pluraj libroj el la rumana, angla kaj franca lingvoj, kunredaktinto de ses rumanlingvaj kajeroj de Documente Esperanto (1997-2002) kaj de bibliografio de Esperantaj tradukoj el la rumana literaturo (2007).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 221-222.

30. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Detlev Blanke (1941-1957-2016), germana lingvisto kaj esperantisto, fakulo pri interlingvistiko, esperantologio kaj terminologio; sekretario de Centra Laborrondo Esperanto en la Kulturligo de GDR (1968-81) kaj de Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR (GDREA, 1981-91); membro de la Internacia Komitato de MEM (1970-90), membro de la Komitato de UEA (1978-98), estrarano de CED (1974-2016); iniciatinto (1978) de la Esperantologiaj Konferencoj kadre de la UKoj kaj gvidanto de dudeko da ili; iniciatinto (1991) kaj prezidanto (1991-2011) de la interlingvistika societo Gesellschaft für Interlinguistik (GIL); redaktoro de der esperantist (1970-90), Paco (GDR-eldonoj, 1970-89), Interlinguistische Informationen (1992-2016), Informilo por Interlingvistoj (1992-2016); aŭtoro de centoj da sciencaj studoj, artikoloj, recenzoj kaj de pluraj libroj (Internationale Plansprachen, 1985; Skizo de la historio de GDREA, 1990; Esperanto kaj socialismo? Pri la movado sur la “alia flanko”, 2004 k. a.); redaktinto de pli ol 50 artikolaroj; honora membro de UEA (2011).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 36-37.

31. Antaŭ 10 jaroj mortis Leendert Cornelis “Leen” Deij (1919-1935-2011), nederlanda maristo, havenfaka instruisto kaj esperantisto; aktivulo de la laborista Esperanto-movado, kunlaboranto de pluraj Esperantaj gazetoj, verkinto de la himnoj de SAT kaj Esperanta Civito, aŭtoro de la poemaro Fragmentoj (1988), romano Aminda (1997) kaj de tri kolektoj de “infanrimaĵoj”.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/05/majo-7

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi