Estraranoj de TEJO 2021/22: Malferma alvoko

estraranoj

La Elekta Komisiono de TEJO serĉas kandidatojn por la Estraro de TEJO, por oficperiodo ekde la 1a de septembro 2021 ĝis la 31a de aŭgusto 2022. La Estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO. Ordinare, novaj estraranoj estas elektitaj okaze de la ĉefa kunveno de la Komitato kiu ĉi-jare okazos rete, dum julio aŭ aŭgusto. Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO en 2021 kaj esti naskiĝinta inter la 1a de septembro 1986 kaj la 13a de julio 2003.

Aliaj dezirindaj ecoj de kandidato estas sperto en gvidado de volontula organizo, sperto en la Esperanto-movado, kapablo reagi al urĝaj situacioj, bonaj interkulturaj kaj interhomaj kapabloj, laboremo kaj fleksebleco.

Por taŭge plenumi siajn funkciojn oni antaŭvidas averaĝan tempodisponon je 15 horojn semajne por la ofichavantoj kaj 10 horojn semajne por la senoficaj estraranoj, kun minimuma disponeblo je 5 horoj semajne. La Estraro kunsidas rete minimume du fojojn monate, kaj laŭnecese kun semajna ritmo. Aldone, la estraranoj partoprenu la kunsidojn de sia(j) fako(j) kaj prefere disponeblu semajnfine kelkfoje jare por plurtagaj (retaj aŭ ĉeestaj) EstrarKunsidoj kaj KomitatKunsidoj.

La Estraro konsistas el maksimume 9 estraranoj, inter kiuj la oficoj estas la Prezidanto, la Ĝenerala Sekretario, la Kasisto kaj unu ĝis tri Vicprezidantoj.

Legu pli en la retejo de TEJO

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi