La 15an de marto 2021 en Budapesto forpasis Dinnyés József (1948-2021), konata en Esperantujo kiel Jozefo Dinnyés.
Dinnyés estis vaste konata en Hungario kiel gitaristo kaj kantisto, plenumanta protestajn kantojn, pro kio oni ofte nomis lin “la hungara Bob Dylan”, aŭ Bob Dinnyés. Eklerninte Esperanton meze de la 1980aj jaroj, Dinnyés koncertis en pluraj Esperantaj renkontiĝoj. Inter pli ol kvardek liaj kasedoj kaj K-diskoj estas la kasedo Al venko! en Esperanto, eldonita de Szilvási László en 1986.
Ni funebras kaj kondolencas.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĝi estas nekrologo el la printempa (marta) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №1 (307).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/03/nekrologo-59