Pri ne-oficialaj seks-neŭtralaj pronomoj

Akademio de EsperantoLa 15an de marto 2021, per 35 jesaj voĉoj, neniu nea voĉo kaj 1 sindeteno, el 41 nuntempaj Akademianoj, la Akademio aprobis la jenan deklaron proponitan de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro:

“La Akademio de Esperanto deklaras, ke ĝi nun ne alprenas starpunkton pri la uzindeco de ne-oficialaj seks-neŭtralaj pronomoj (kiel ekzemple riŝli), kaj decidis ne okupiĝi pri tiu temo dum almenaŭ dek jaroj”.

La estraro de la Akademio de Esperanto:
Probal Dasgupta, prezidanto
Brian Moon, vicprezidanto
Otto Prytz, vicprezidanto
François Lo Jacomo, sekretario.

Fonto: Oficialaj Informoj, Numero 33 – 2021 03 15

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi