La demonstra versio de la lasta Ondo por 2020

OndoEn la arkiva retejo de La Ondo / Sezonoj aperis la demonstra versio (demoversio) de la vintra (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono de la almanako La Ondo de Esperanto. La 60-paĝa demonstra versio enhavas kelkajn plenajn tekstojn kaj plurajn tekstofragmentojn de la 120-paĝa 306a numero de La Ondo, publikigita fine de decembro 2020. La demoversio estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-306demo.pdf. La pli fruaj demoversioj estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo.

La Ondo de Esperanto nun aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la almanako.

Nia novaĵretejo estas senpage legebla de ĉiu deziranto. Ĝi ekzistas danke al la donacoj kaj abonoj, kiujn ricevas la almanako La Ondo de Esperanto, kiun povas legi nur la abonantoj. La Ondo de Esperanto jam estas abonebla por 2021. La abontarifo restis la sama, kiel en 2020.
Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.
Vidu la liston de la donacintoj por 2020.
La vintra Ondo aperos je Kristnasko, ĝin sekvos literatura suplemento.

La red.

Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/02/ondo-77

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi