La 20an de januaro 2021 en Brno en sia 88a vivojaro forpasis Jan Werner (1933-2021),
ĉeĥa inĝeniero, sciencisto kaj esperantisto, redaktoro de la junularaj gazetoj Fajrero kaj Tagiĝo, longtempa gvidanto de la scienc-teknika sekcio de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, fakulo pri terminologio, precipe pri la konstrua fako; redaktoro de kelkaj kajeroj de du eldonoj de Jarkolekto de TAKE (2005, 2010) kaj de kelkaj sciencaj libroj, kvarfoja laŭreato de la Belartaj Konkursoj de UEA (branĉo “eseo”), tradukinto de kelkaj ĉeĥaj verkoj el Esperanto.
Jan Werner estas aŭtoro de pluraj libroj en/pri Esperanto, i.a.: Esperanta Terminaro de Terminologia Fako (1982), Terminologia kurso (1986), Matematika vortaro Esperanta-ĉeĥa-germana (1990), Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj (2002, 2016), Terminologiaj konsideroj (2004), Koteado en konstru-desegnoj (2008), Ladistaj produktoj en konstruado (2011), Versa neversa mozaiko (2012), Historiaj ĉevroj (2013), Tvorba slov v esperantu (2014), Terminaro de kanalizacio (2015), Konstrufaka kolekto (2016).
Ni funebras okaze de la forpaso de Jan Werner kaj kondolencas al liaj infanoj Petra kaj Michal, nepoj Klára kaj Valérie, amikoj kaj samideanoj.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/01/nekrologo-56