Kion vi lernis dum la pandemio?

TEJO

Kontribuu al la sepa epizodo de la serio Esperantistoj kaj kronviruso! La temo de ĉi tiu epizodo estas: Kion vi lernis dum tiu pandemia periodo? Kiun lecionon el tiu ĉi malfacila periodo, laŭ via opinio, vi kunportos por la cetero de via vivo?

Faru videon kaj rakontu al ni!

Estu parto de tiu ĉi historia dokumento kaj kunhavigu kun la tuta mondo tion, kion vi lernis. Via kontribuo gravas! La filmetoj, kiujn vi sendos, estos kunmetitaj en longa video kiun ni publikigos en YouTube kaj en niaj sociaj retejoj.

Via video estu horizontala kaj daŭru maksimume unu minuton. Bonvolu atenti ke via voĉo estu bone aŭdebla kaj via vizaĝo bone videbla!

Kiel kontribui?

1. Registru vian filmeton.
2. Alŝutu la filmeton al Google Drive, aŭ al Wetransfer, aŭ al alia reta servo.
3. Sendu al ni la materialon pere de ĉi tiu formularo.

Se pro iu kialo vi ne sukcesas sendi vian videon tiel, skribu al ariel.palmer@tejo.org aŭ en Telegram al @arielpalmer. Kiam ni ricevos vian filmeton, ni sendos al vi konfirmon. Se vi ne ricevas konfirmmesaĝon ene de kelkaj tagoj, kontaktu nin denove!

La limdato por sendi viajn videojn estas la 7a de februaro 2021.

Teknikaj Rekomendoj

Se vi povas, faru la filmeton en 1080p aŭ 720p-kvalito (HD). Purigu la lenson de la poŝtelefono/kamerao antaŭ komenci la filmadon kaj atentu, ke via voĉo estu bone aŭdebla kaj ke via vizaĝo bone videblu. La video estu horizontala. Se via poŝtelefono/kamerao registras malpli bonkvalite, tio tute ne gravas, faru kaj sendu la filmeton ĉiuokaze!

Fonto: https://www.tejo.org/ekk7/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi