VVK: Reviviga projekto de la Virtuala Kongreso

Pli ol du mil membroj de UEA partoprenis aŭ poste spektis la programriĉan Virtualan Kongreson (VK) sen lasi sian hejmon. Por konservi tiun unikan sperton UEA lanĉis la projekton Viva Virtuala Kongreso (VVK) en la JuTuba kanalo UEAviva (youtube.com/user/UEAviva). Sekve ĉiuj esperantistoj nun povas libere sperti kaj rememori pri tiu kongreso. Jam du monatojn, iom post iom oni enretigas la programerojn de la kerna VK, tio estas, la spektaĵojn okazintajn dum la VK-semajno (la 1-8an de aŭgusto 2020) ĉiutage inter la 12-18-a horo UTC.

Por konservi la kongresan strukturon kaj por faciligi trovi ĉiun programeron estis kunmetitaj tabelo (Programtabelo de la Virtuala Kongreso) kaj listo (Listo de prelegoj kun videoj) de programeroj, similaj al tiuj de UK. La listo kaj la tabelo estas libere alireblaj ankaŭ en mondafest.net/programo. La diversaj programeroj en la listo kaj tabelo estas kolorigitaj laŭ sia speco, ekzemple Kongresa temo, sciencaj programeroj (IKU, AIS, Scienca Kafejo), distraj (koncertoj, kantaj aŭ muzikaj eroj), kulturaj (literaturo, aŭtoraj momentoj), ekskursoj, prelegoj ktp.

Fine de la projekto estos videblaj ĉiuj spektaĵoj de la kerna VK-programo. Entute estas 99 programeroj, el kiuj pli ol 70 jam estas alŝutitaj al la kanalo de UEA en JuTubo; ĉiutage aldoniĝas unu programero.

UEA esperas, ke en tiu formo la unua Virtuala Kongreso de Esperanto plej utile konserviĝos en la reto kaj estos facile alirebla por ĉiuj esperantistoj. Kiel servo al la E-komunumo, UEA aparte invitas tiujn, kiuj siatempe ne povis partopreni, sperti la unuan Virtualan Kongreson per JuTubo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №916.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi