Fiasko de imperio: Fabelo de Miĥail Korotkov

Miĥail KorotkovEn la Granda Urbo sur Monto vivis libera homo kun la nomo Keneo. Laŭ sia kutimo li eliris iumatene sur la ĉefan placon. En tiu tempo gazetoj ankoraŭ ne ekzistis, oni elpensis ilin multe poste. Kaj tiam iri sur la ĉefan placon estis la nura maniero ekscii novaĵojn. Se vi sukcesos – vi vidos kaj aŭdos heroldon, kaj se ne – placaj gapemuloj rakontos ĉion al vi.

Sed en tiu mateno Keneo sukcese aŭdis heroldon. La heroldo venis senpere de la Imperiestro kaj proklamis:

– Hieraŭ estis konsiliĝo ĉe la Imperiestro mem. La kunvenintaj Grandaj Pastroj diskutis la demandon de la nombro de la loĝantaro. La Pastroj anoncis ke la nombro malaltiĝas. Kaj la kialo estas malaltiĝo de la libido sexualis. Tiu vortokombino sonis unuafoje, kaj la Pastroj klarigis al la plebo, ke tio simple estas la seksa volupto. Al Keneo tio estis ne multe pli komprenebla, ol la libido sexualis, tamen li konjektis, ke tio estas verŝajne simpatio kun virinoj.

En tiu tempo urbanoj jam elpensis “la amaran akvon“ kaj ne simplan. La posedantoj de drinkejoj, por pli oftaj venoj de gastoj, el tiu ĉi amara kaj fiodora laŭ sia naturo likvaĵo per diversaj aldonoj faris plene allogan trinkaĵon. Kaj tial la urbanoj de la vira sekso anstataŭ amuzoj kun siaj edzinoj pasigis la tempon en drinkejoj.

Sed temas pri alio. La Grandaj Pastroj proklamis, ke estas neceso de seksa revolucio. Tio estas ke ekde ĉi tago ni devas plialtigi la ĉarmon de la virinoj. Kaj ni permesas al ili por komenco iradi nudabruste en termoj.

– Kaj kie estas la revolucio? – Keneo demandis sian amikon Digono, kun kiu li estis sur la placo.

– Ha, ha! – ridetis Digono. – Ni ankoraŭ vidos…

Ni ne scias, ĉu longe aŭ nelonge Keneo ne eliris el la hejmo. Pri sia kuranta vivo li estis okupita. Kaj Digono ne venis al li. Ankaŭ lin eble ĉiutageco kaptis. Sed finfine Keneo lasis la hejmon.

Denove li sukcesis spekti kaj aŭskulti heroldon. Kaj tiu ĉi anoncis: De hodiaŭ al ĉiuj virinoj de la Granda Urbo estas permesite iradi nudbruste ne nur en termoj, sed ankaŭ je distanco de 100 klaftoj de ili.

“Nu bone, – kontente subridis urbanoj, – ni vagos pli proksime al la termoj!”

Sed ankoraŭ post du aŭ tri tagoj Keneo aŭdis sur la placo historion, kiu profunde teruris lin. Kiam fremdaj barbaroj vidis proksime al termo nudbrustan virinon, ili mortŝtonumis ŝin. Digono ĉion ĉi vidis, laŭ liaj vortoj tiu estis Irida. La plej malĝoja afero estas ke Keneo konis ŝin, bona fraŭlino ŝi estis. Damnitaj barbaroj! Kion ili faras al ni!

De kie tiuj sovaĝuloj subite aperis? Kiam oni iras tra la stratoj, jam ĉiu tria estas brunhaŭta kaj nigrahara barbaro. La Imperiestro kaj la Grandaj Pastroj devas ion fari kontraŭ tio. Kio, ĉu la leĝoj ne permesas? Ŝanĝu la leĝojn!

Post tiam Keneo ne estis sur la placo dum kelkaj monatoj. Kaj kiam li venis tien, lin mirigis la novaĵo: virinoj senhonte iris nudbruste tra la tuta urbo. Barbaroj nur rabie kaj envie rigardis ilin. Kiel rapide homoj al ĉio alkutimiĝas

Kaj tiutempe aperis heroldo kaj anoncis novan verdikton de la Grandaj Pastroj. Por plua pligrandigo de virina ĉarmo al ili estas permesite iri en siaj hejmoj, en termoj kaj proksime al tiuj lokoj ne nur nudbruste, sed ankaŭ multe pli nudigite. La permesebla grado de nudigo determinita ĉe tio ne estis. Post tiu anonco la heroldo kunvolvis sian pergamenon kaj foriris.

Baldaŭ la fabelo estas rakontata, sed ne baldaŭ la afero farata. Longe Keneo ne estis ne nur sur la placo, eĉ en la urbon li tute ne eliris. Finfine li eliris. Ho, liaj kruroj preskaŭ fleksiĝis pro surprizo. La urbo jam delonge ŝanĝiĝis. Unu afero ŝajnas plaĉi: ĉiuj virinoj fariĝis multe pli allogaj. Tre malmulte da vestoj restas sur ili, ili kovras nur la plej interesajn lokojn, hmm, hmm… La barbaroj rigardas ilin oblikve kaj rabe, ŝajnas, ke ili tuj atakos la unuan preterpasantan knabinon, sed ili timas, verŝajne. Ili ne estas sufiĉe multaj por establi siajn sovaĝajn morojn.

Dume la Imperiestro komencis militon kontraŭ la nordaj barbaroj. Li sendis militi ĉiujn, kiuj kapablis teni glavon kaj pafarkon en siaj manoj kaj sidi en selo. Keneo aliĝis al la armeo, ĉar li havis filojn. Imperiestro scias, vi komprenas, kiun sendi. Se Keneo mortos tie, restos iu por daŭrigi la klanon. Sed Digonon li ne prenis, li havis nur filinojn. Jene…

Keneo ne spertis en sia vivo ion pli teruran ol la militon en la Nordo. En la Imperio ili kutimis batali tiel: en ĉaro tirata de paro da bonaj trotuloj, sidas du militistoj – unu direktas, la alia pafas per pafarko kontraŭ la malamikoj.

Sed la barbaroj ne havas vojojn. La ĉaroj tie montriĝis senutilaj, la batalantoj devis forlasi ilin kaj rajdi laŭ iliaj arbaraj padoj. Kaj ili faris embuskojn sur ĉi tiuj vojoj, kaj mortigis niajn soldatojn. Kvankam la barbaroj ne kapablas legi kaj skribi, ili batalas, ne kompatante siajn vivojn. Kial do ili kompatu? Ili havas malmultan teron; ili multiĝas, sed estas nenio per kio vivi, tial ili subite aperis en nia Imperio. Kiom da urbanoj estis mortigitaj en ĉi tiu milito, pri tio nek la fabelo diras, nek la plumo skribas.

La Imperiestro estis devigita replenigi la armeon. Inter la alvenintoj estis amiko, kiu alportis leteron de Digono. Lia amiko skribis:

“Mia kara Keneo, mi sincere deziras al vi sani. Tri monatoj pasis, de kiam vi estas en la sovaĝa Nordo. Kaj estis neniu novaĵo de vi dum ĉi tempo. Mi ne volas diri ion malbonan, sed venas novaĵoj, ke niaj homoj mortas tie kiel muŝoj. Dume, eventoj disvolviĝas; ekde via foresto, la knabinoj promenas tra la urbo tute nudaj, ili tute ne ĝenas sin. Antaŭe, viroj ekprenus ilin – kaj en subpordegejon, sed nun neniu havas tian deziron. Kial ni bezonas ian junulinon, se ekzistas trinkdomo sur ĉiu strato? Mi venis tien – kaj ĉiujn plezurojn havas. Estas eĉ pli da barbaroj, sed ĝis nun ili ne estis arogantaj. Mi mem ne vidis tion, kvankam cirkulas malsamaj famoj pri ili”.

La barbaroj plene venkis la imperian armeon kune kun la novaj soldatoj. Nur mizeraj restaĵoj ekiris returnen. Iuj pelis la ĉevalojn ĝismorte kaj fuĝis piede. La barbaroj atakis ilin el embuskoj kaj mortigis. Ne multaj sukcesis eskapi. Kvankam Keneo havis plurajn pusajn vundojn, li restis viva.

Li atingis la Urbon viva kaj eĉ surĉevala. En la malmultaj monatoj, kiam li forestis, la Urbo ŝanĝiĝis, kvazaŭ ĝi fariĝus tute alia. Forgesinte, kio estas honto – se ili iam havis ĝin – fraŭlinoj ĉirkaŭiris la urbon tute nudaj, kaj la urbanoj ne atentis ilin. Kaj li mem post ĉio spertita, post la sango kaj post ĉiuj vundoj kaj puso ne havis intereson al ili. La sovaĝaj barbaroj iĝis pli multaj ol la veraj urbanoj. Ili kaptis nudajn knabinojn je ĉio, kio nur povis veni en iliajn senbridajn kapojn, kaj tiris ilin al izolitaj lokoj…

Li rememoris la seksan revolucion, proklamitan de la Grandaj Pastroj antaŭ unu jaro. Kompreneble, la Grandaj Pastroj ĉiam pravas: la revolucio okazis. Pasos unu jaro aŭ du, kaj la Urbo pleniĝos per krioj de infanoj. Infanoj tamen estos brunhaŭtaj kaj nigraharaj. Sed Keneo klare antaŭvidis, ke siajn tagojn li povas nombri, kaj li ne ĝisvivos tiun malhonoron…

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №11 (301).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/11/korotkov-5

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi