Du mondaj tagoj en septembro

pacotagoLa 21an de septembro: Tutmonda Tago de la Paco. Ni uzu tiun Tagon por pensi pri nia vivo, nia agado, nia laboro, nia nutrado, provante trovi la plej bonajn solvojn por ni mem, nia familio, nia vilaĝo aŭ kvartalo. Ni uzu tiun Tagon por iri al konatulo aŭ parenco kaj diskuti provante solvi malnovajn konflikton kaj retrovi serenecon, atingi pacon. Ni uzu tiun Tagon por paroli pri respekto kaj solidareco okaze de nia instruado ; tekstoj pri tiaj temoj ne mankas.

La 26an de septembro: Tutmonda Tago por elimini la nukleajn armiloj. Tiu paŝo nepras, tamen la registaroj de la mondo ankoraŭ ne atingis tiun etapon. En 2020 ni rememoras pri la du atombombadoj en Japanio, ĉar 75 jaroj situas inter tiuj teruraj tagoj kaj nia nuna jaro. Vidu https://youtu.be/mZXUzU4nl_M.

En oktobro 2019 marŝado por Paco komenciĝis en Barato kun la celo Ĝenevo en Svislando, eŭropa sidejo de UN, por memori pri la senperfortaj luktoj de Gandhi. Jaï Jagat, Ekta Pariŝad. Tamen pro la pandemio la marŝado devis halti en Jerevano, la ĉefurbo de Armenio, en marto 2020. Tra Francio nun marŝas diversaj grupoj, kiuj venos al Ĝenevo la 25an de septembro. Tiaj marŝadoj ebligas longajn pripensojn solulajn, kaj ankaŭ paroladon kun la kunpaŝantoj. Manifestaciantoj forlasas sian kutiman vivon kaj komune iras kuraĝe antaŭen al simbola celo por esprimi sian opinion kaj impresi la decidantojn. Se en via lando vi havas la eblon manifestacii surstrate, vi estas feliĉaj. Se ne, ni pensu pri tiuj popoloj, al kiuj mankas tia eblo esprimi sin.

Kion ni povas fari por la Paco kadre de nia instruado? Kion ni volas fari? Kion ni pretas fari? Ni ĉiuj havas tiun elekton, ni ĉiuj devas decidi pri niaj faroj kaj niaj diroj. Ni estu kuraĝaj ekzemploj per pozitivaj kaj respektoplenaj paŝoj al plena feliĉo kaj progreso por niaj lernantoj.

Mireille Grosjean
prezidanto de ILEI

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi