Universitataj kursoj de Esperanto

kursojJam de longa tempo funkcias ĉe www.edukado.net la eblo registri universitatajn kursojn pri Esperanto aŭ interlingvistiko. Nia ĉefa celo estas multigi tiajn kursojn tra la mondo. Ili levas la prestiĝon de Esperanto kaj instigas homojn lerni la lingvon. Pro tio bonvolu iri al la paĝo https://edukado.net/kursejo kaj registri vian kurson. En tiu paĝaro, se vi iras al la fundo de la paĝo kaj premas la vorton “statistiko”, vi trovas bildajn statistikojn pri la registritaj kursoj.

Se vi mem gvidas tian kurson, registru ĝin por kuraĝigi aliajn kolegojn sekvi vian ekzemplon. Se vi scias, ke tia kurso okazas en via lando, sed ne povas kontakti la instruiston, informu nin ĉe esperanto.en.universitatoj@gmail.com.
edukado.net estas partnero de ILEI kaj UEA, kiuj plene apogas ĝian laboron.

Fonto: EKO 2020-46, sendita el Budapeŝto la 19an de septembro 2020

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi