UEA fariĝis ĉefa partnero de KAEST 2020

KAESTLa Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas la plej grava memstara evento pri la uzo de Esperanto por sciencaj kaj fakaj celoj. La unua KAEST (sub la nomo AEST) okazis en 1978, organizita de ĉeĥaj esperantistoj. Ekde 2010 ĝin organizas E@I.

La jaro 2020 estas speciale grava por KAEST, ĉar ĝi markas dek jarojn de organizado de la evento fare de E@I. Kiel okazis al aliaj eventoj, oni devis nuligi la ĉi-jaran fizikan KAEST pro la pandemio, tamen ĝi okazos plene virtuale, sub la nomo “reta KAEST 2020” (kaest.ikso.net), en la samaj datoj planitaj por la fizika evento: inter la 1a kaj la 4a de oktobro. Kaj nun UEA fariĝis ĝia ĉefa partnero.

Por UEA estas esence grave subteni la fakan kaj sciencan agadon per Esperanto kaj la aplikon de Esperanto en la diversaj laborkampoj de la homaro. Fakaj Asocioj mem estas ĉefa parto de la strukturo de nia Asocio. La “virtualigo” de KAEST, kiel okazis al la VK, povas denove fariĝi unika okazo, ke la aranĝon partoprenos multe pli da homoj el multe pli da landoj ol antaŭe estis dum la ĉeestaj eldonoj. Tial UEA forte rekomendas al siaj membroj kaj ĉiuj esperantistoj aliĝi al ĝi kaj aktive partopreni, inkluzive per propono de prelegoj aŭ aliaj programeroj. Eblas aliĝi senpage ĝis la 25-a de septembro, sed ĉiuj estas kuraĝigataj kontribui per la simbola kotizo de 10 EUR aŭ fariĝi oficiala subtenanto per kontribuo de 30 EUR (kio inkluzivas ricevon de la presita prelegkajero): kaest.ikso.net/2020/aliĝilo.

Por tiu ĉi reta KAEST estos uzata la sama platformo (Retevent), kiun oni uzadis por la VK kaj aliaj eventoj kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), kiel IJK, SES kaj VEKI. Tio donas al E@I kaj UEA la ŝancon ankoraŭfoje proponi al nia komunumo la saman etoson de tiuj neforgeseblaj eventoj. La ĉi-jara ĉeftemo de KAEST estas “Scienco kaj tekniko kiel rimedoj por efektivigi daŭripovan evoluon” kaj tial UEA devos proponi programerojn kiel etendiĝon de okazantaj diskutoj ĉirkaŭ la temo de MondaFest’ 2020. Tamen eblas proponi ankaŭ alitemajn sciencajn, teknikajn kaj fakajn prelegojn aŭ alispecajn programerojn, inkluzive de diskutrondoj kaj kultura programo. Cetere en la komenco de KAEST, en la posttagmezoj de ĵaŭdo kaj vendredo, okazos la 68a Seminario pri Aktivula Maturigo (AMO 68) de UEA, sub la temo “Konkretigo de daŭripovo”, en kiu estos prezentaĵo de Stefan MacGill: “Energiŝpara surrela transporto”.

Por la reta KAEST, UEA aparte komunikos siajn diversajn fakajn asociojn por prezenti pri sia fako kaj agadoj, gvidi diskutĉambrojn en la konferenco kaj ankaŭ uzi ĝin kiel okazon por kunsido de membroj. Ne necesas esti membro de UEA por partopreni la retan KAEST, sed ĉiuj bonvenas subteni la laboron de nia Asocio per membriĝo: uea.org/alighoj/alighilo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №906.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi