Esperantaj memorlokoj: Ricevu diplomon

memorlokoj

Ĉu en via lando ekzistas sur la mapo oficiala Esperanto-monto, aŭ Esperanto-fontoj, ĉu ekzistas Esperanto-arboj, memorŝtonoj, skulptaĵoj? En Hungario jes, ekzistas plurdekoj da ili! Okaze de la naskiĝtago de Esperanto, mi lanĉis novan projekton pri Esperantaj memorlokoj, kun akireblo de speciala diplomo pro ilia vizitado.

En aparta retpaĝo mi kolektis la ĉefajn Esperantajn memorlokojn en Hungario kun iliaj fotoj kaj mallongaj klarigoj. Nun estas 21 memor-objektoj en 17 urboj. Se iu vizitas difinitan kvanton de ili kaj pruvas tion per selfio, tiu povas pretendi specialan atestilon, diplomon pri tio!

Iu ajn povas partopreni la projekton, ne estas bezonata alta lingvoscio. Oni povas ekskursi kun amiko kaj amikino… Dum la vizitado tamen oni ne nur agrable ekskursas, sed iom konatiĝas kun la Esperantaj historio kaj kulturo. Aliaj avantaĝoj estas, ke tiuj memorlokoj ligas eĉ la eksajn kursanojn, Duolingvo-ulojn kaj Lernu-ulojn al la Esperanta komunumo, kaj kompreneble oni povas tre efike uzi la projekton ankaŭ por ekstera informado, reklamado de Esperanto!

La projekto estas pionira, sed ĝi estas bone adaptebla ankaŭ en aliaj landoj. La retejo legeblas ankaŭ Esperante, serĉu la verdan flagon, la diplomo atingeblas por ĉiuj esperantistoj, ankaŭ eksterlandaj.

Szilvási László
Lingvo-Studio, Budapest

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/07/memorlokoj

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi