Jubileoj kaj memordatoj en aŭgusto 2020

aŭgusto

1. Antaŭ 50 jaroj (1970) komenciĝis la 55a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno, ĉe kies inaŭguro en Esperanto parolis Franz Jonas, prezidento de Aŭstrio kaj esperantisto.
(Foto: Prezidanto Jonas en la inaŭguro de la 55a UK, post li en la unua vico sidas oficialaj registaraj reprezentantoj de diversaj landoj. El Heroldo de Esperanto, 1970, №11-12)

1. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Hugo Röllinger (1905-1921-2001), germana asekuristo kaj esperantisto, Esperanto-instruisto, fondinto (1949) kaj longtempa prezidanto de la Esperanto-grupo en Bad Kissingen, ofta preleganto en la Esperanto-kastelo Grésillon kaj universitato La Laguna; komisiito de UEA (1965-2001) pri listo de stratoj, placoj, parkoj kaj aliaj Zamenhof/Esperanto-objektoj (ZEOj), kiu en 1997 aperis libroforme kiel Monumente pri Esperanto; honora membro de GEA (1992) kaj UEA (1995).

5. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Srđan Flego (1920-1938-1986), kroata jugoslavia aktoro kaj esperantisto, ekde 1947 diversprofesiulo en Francio; fondinto de la Internacia Arta Teatro (1957, IAT), kiu danke al la subvenciado de UEA prezentis sub lia gvidado abundan repertuaron en ĉiu UK ĝis la fino de la subvenciado en 1969; tradukinto kaj adaptinto de pluraj teatraĵoj; ĉefrolanto (Karleto) en Angoroj (1964) – la unua originala longdaŭra filmo en Esperanto, reĝisorita de J.-L. Mahé.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 92-93.

8. Antaŭ 100 jaroj (1920) en Hago komenciĝis la 12a Universala Kongreso de Esperanto – la unua postmilita UK.

8. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Walter Żelazny (1950-1972- ), pola sociologo kaj esperantisto kun civitaneco de Pollando kaj Francio; estrarano de TEJO (1976-77), vicprezidanto de Pola Studenta Esperanto-Komitato (1979-81), la unua Konsulo de la Esperanta Civito (2002-06), ĝia senatano (2002-2016), prezidanto de Esperanta PEN-Centro (2016-19); aŭtoro de pollingva libro Ludwik Zamenhof. Życie i dzieło. Recepcja i reminiscencje. Wybór pism i listów (2012; Esperanta traduko, 2014) kaj de pluraj artikoloj.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 311-312.

13. Antaŭ 80 jaroj mortis Dreves Uitterdijk (ójterdejk, 1866-1898-1940), frisa nederlanda instruisto, botanikisto kaj esperantisto; aktiva propagandisto kaj instruisto de Esperanto, fondinto de la Esperanto-movado en Nederlando, aŭtoro de la unua Esperanto-lernolibro por nederlandlingvanoj (1902) kaj de aliaj lerniloj; fondinto (1902) kaj la unua redaktoro de la unua nederlanda Esperanto-gazeto La Holanda Pioniro, redaktoro de Wereldtaal (1924-28) kaj Holanda Esperanto-Pioniro (1925-28); tradukinto de pluraj beletraĵoj kaj aŭtoro de la riĉe ilustrita versa aventurlibro Vojaĝoj kaj aventuroj de sinjoro Longkrurulo (1927); membro de la Lingva Komitato de ties fondo (1905) ĝis sia morto (1940); honora membro de UEA (1937).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 287-288.

15. Antaŭ 25 jaroj mortis Karel Píč (post la edziĝo: Karel Onesork, 1920-1930-1995), ĉeĥa librotenisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Karolo Piĉ; unu el la plej rimarkindaj Esperanto-verkistoj; aŭtoro de la membiografia romano La litomiŝla tombejo, kiu iĝis la plej diskutata Esperanto-beletraĵo ne tiom pro la literatura valoro, kiom pro la “avangarda” lingvaĵo, kreita (sen lezi la Fundamenton de Esperanto) por priskribi la marĝenulan vivon de la protagonisto en ties rilatoj kun la socio (“nereĝimisto”), Litomyšl, virinoj kaj Esperanto; aŭtoro de tri pliaj originalaj romanoj, du poemaroj, novelaro kaj gravaj esperantologiaj verkoj; membro de la Akademio de Esperanto (1973-95), laŭreato de la premio La Verko de la Jaro (1981).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 227-228.

24. Antaŭ 55 jaroj naskiĝis István Ertl (1965-1977- ), hungara instruisto kaj tradukisto loĝanta en Luksemburgio; redaktoro de Internacia Pedagogia Revuo (1987-91), Opus Nigrum (1987-90), Kontakto (1990-91) kaj Esperanto (1992-2001), kunredaktoro de Beletra Almanako (2007-), gvidanto de la rubriko “Spritaj splitoj kaj preskeraroj” en La Ondo de Esperanto (2003-2019), kunfondinto de Libera Folio (2003); komitatano de UEA (2004-10), membro de la elektantaro de la Esperantisto de la Jaro (1998-2019); aŭtoro de la satira romaneto La Postdomo (2003) kaj poemaro Provizore (2004), (kun)tradukinto de dekoj da libroj; laŭreato de la premio de OSIEK (2012).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 86-87.

25. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Baldur Ragnarsson (1930-1949-2018), islanda instruisto, lerneja inspektoro kaj esperantisto; aŭtoro de sep poemaroj, inkluzive de Ŝtupoj sen nomo (1959), eldonita kiel la unua ero en la serio “Beletraj Kajeroj” de Stafeto, kiu faris lin unu el la plej gravaj poetoj en Esperanto; tradukinto de ok libroj el la islanda literaturo, inkluzive de La Edda (Snorra-Edda, 2008) de S. Sturluson kaj sagaoj; prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA (1975-85), vicprezidanto (1980-83) kaj estrarano de UEA (1980-86), prezidanto de LKK de la 62a UK (Rejkjaviko, 1977); membro de la Akademio de Esperanto (1979-2018); plurfoja kandidato por la Nobelpremio pri literaturo; honora membro de UEA (1999).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 238-239.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu listo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/08/jubileoj

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi