Partoprenu en malferma video de la unua reta IJK

ijk

La 10an de julio ekos la unua reta Internacia Junulara Kongreso – IJK 2020, kun la temo Tutmonda Solidareco. Jam aliĝis pli ol 200 homoj, kaj ni antaŭvidas ke aliĝos multaj pliaj. Ni volas krei enkondukan videon por la oficiala malfermo kaj ni invitas vin sendi vian kontribuon!

Kion signifas Tutmonda Solidareco por vi? La ĉi-jara IJK, sen vojaĝkostoj kaj sen problemoj pri vizoj, estas eble la plej alirebla IJK iam ajn. Kiel la interretiĝo de IJK influas vian partoprenon?

Ĉu vi havas mesaĝon por la partoprenontoj de la reta IJK?

Ni volas aŭdi vian voĉon!

La video estu horizontala kaj daŭru maksimume dum 1.30 minutoj. Bonvolu ne aldoni subtekstojn aŭ skribaĵojn en la video.

La filmetoj kiujn vi sendos estos kunmetitaj en longa video kiun ni elsendos dum la malfermo kaj publikigos ankaŭ en YouTube kaj en niaj sociaj retejoj.

Kiel sendi la videon?

Estas diversaj manieroj por sendi al ni vian videon. Simple elektu la plej facilan por vi.

  • Vi povas alŝuti vian videon al wetransfer.com kaj sendi la ligilon al ariel.palmer@tejo.org;
  • Vi povas alŝuti la videon al via Google Drive kaj sendi la ligilon al ariel.palmer@tejo.org;
  • Vi povas ankaŭ sendi la videon pere de Telegram al la konto @arielpalmer.

Se vi havas demandojn, skribu al ariel.palmer@tejo.org.
La limdato por sendi viajn videojn estas la 5a de julio.

Fonto: tejo.org.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi