Unuiĝintaj Nacioj (UN) festas sian 75-jariĝon en periodo de grandaj defioj, inkluzive de la plej akra tutmonda sano-krizo en sia historio. Ĉu ĝi alproksimigos la mondon? Aŭ ĉu ĝi kondukos al pli grandaj dividiĝoj kaj malfido? Viaj opinioj povas fari diferencon. UN proponas plenigi enketilon en pluraj lingvoj, ankaŭ en Esperanto. Viaj respondoj al ĉi tiu enketilo influos tutmondajn prioritatojn nun kaj estontece.
La enketilo estas ĉe jena adreso: https://un75.online/?lang=epo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/06/un-6