UEA kunlaboras pri UN-enketo rilate minoritatojn kaj lingvajn rajtojn

UEALaŭ iniciato de Stefano Keller, ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo, stariĝis laborgrupo el teamanoj de UEA ĝin reprezentantaj en la tri UN-oficejoj, inkluzive do ankaŭ tiujn en Vieno kaj Novjorko. Kunlaboras ankaŭ Renato Corsetti, intense kaj vaste agante pri la projekto. Temas pri subteno al la laboro de la Speciala Raportisto de UN pri minoritatoj, D-ro Fernand de Varennes, ĉefe koncerne lingvajn rajtojn.

D-ro de Varennes petas kontribuaĵojn al sia raporto prezentota en la venonta Ĝenerala Asembleo de UN. Li deziras scii pri la difino kaj traktado en via lando de la 4 kategorioj de malplimultoj: naciajetnaj, religiaj kaj lingvaj. Li atendas reagojn, raportojn de ŝtatoj, agentejoj de UN, regionaj kaj internaciaj organizaĵoj, landaj institucioj pri homaj rajtoj, profesoroj kaj esplor-instancoj, neregistaraj organizaĵoj (kiel UEA), kaj de individuoj, ekzemple de membroj de lingva minoritata grupo, kiuj deziras raporti al UN pri sia situacio rilate al ĉi tiu temo.

La raportoj povas inkluzivi prezentadon de iu situacio, rekomendojn kaj studojn pri apartaj problemoj. Oni povas raporti pri la maniero, kiel estas komprenataj la kvar kategorioj de minoritatoj en via lando kaj kiel oni traktas ilin. Kiujn rajtojn ties membroj havas aŭ kiujn rajtojn ili ne havas, sed devus havi. Ĉu ekzistas tiurilataj leĝoj kaj kiel oni aplikas ilin.

La celoj de tiu kunlaboro inter UEA kaj la UN-raportisto pri minoritatoj estas:

a) koncerne la minoritatojn:
– plej vaste (kaj laŭeble en la diversaj lokaj lingvoj) diskonigi la alvokon de la UN-raportisto;
– informi la koncernatojn, sed ankaŭ la ĝeneralan publikon pri la ekzisto de la eblo sendi plendon al UN pri iu situacio de rompo de lingvaj rajtoj aŭ raporti eĉ pri bonaj spertoj tiuterene;
– helpi teknike, lingve al membroj de minoritatoj en via regiono pri la realigo de tia raporto kaj pri ties sendo al UN;
b) koncerne la rolon en tio de UEA, de Esperanto kaj de la esperantistoj:
– unuflanke, ni petas de vi kunlabori en tiu agado, ekzemple per traduko de la alvoko (aŭ ties esenca parto) en vian lingvon, kaj diskonigi ĝin en ĉiu jam ekzistanta lingvoversio, sed ĉefe al vialokaj minoritataj grupoj, al via loka gazetaro ktp. La kelkaj publikaĵoj tiurilataj ekzemple en Facebook ne vere sufiĉas nek estas efikaj por atingi la koncernatojn, kiuj eble eĉ retaliron ne havas.
– aliflanke, jen okazo pruvi al UN kaj al la mondo, ke Esperanto estas utila helpa pontolingvo kaj ke ĝi ekzistas kaj utiligatas tra la tutmonda reto de siaj uzantoj kunlaboremaj. Tio pruvas ankaŭ al UN, al ĝia raportisto (kiu estas juristo, fakulo i.a. pri lingvaj rajtoj) kaj al la ne-esperantistoj nian kunlabor-pretecon kaj la viglan ekziston kaj utilon, uzeblon de la Internacia Lingvo por tutmonda kunlaboro.

UEA petas siajn Landajn Asociojn, fakajn organizaĵojn, lokajn grupojn kaj individuajn membrojn kunlabori en tiu agado: vaste diskonigi la alvokon de la UN-raportisto pri la eblo kaj temo de plendoj, per la retpaĝo, kie nun ekzistas la versioj angla: linguistic-rights.org/un/#call; franca: linguistic-rights.org/un/#appel; kaj hispana: linguistic-rights.org/un/#convocatoria de la alvoko (aliaj lingvoversioj, eble kun via helpo, sekvos).

Uzu vian retejon, blogon, dissendu gazetaran komunikon en la loka lingvo, diskonigu!

Traduko de la esenco (aŭ de la tuto) de la alvoko en aliajn lingvojn estas tre bonvena kaj estus publikigita sur tiu paĝo. La informoj, plendoj al la Speciala raportisto estas sendeblaj al la adreso de la Raportisto de UN minorityissues@ohchr.org en la lingvoj angla, franca aŭ hispana. Laŭbezone reprezentantoj de UEA ĉe UN klopodos helpi en lingva kontrolo aŭ trovi tradukanton de la sendenda raporto.

Por pli da detaloj, kunlaborproponoj pri traduko, raportoj kaj informoj pri diskonigo de la alvoko kontaktu nin per retmesaĝo sendenda al kontakto@linguistic-rights.org. Vi estas bonvenaj!

La limdato por sendi plendojn al la Speciala Raportisto de UN estas la 31a de majo 2020.

“Kunlaboru, vaste diskonigu la alvokon kaj proponu vian kunlaboron al nia Ĝeneva teamo. Ni pruvu, montru al la mondo, ke Esperanto jes estas vaste uzata en ĉiu kontinento, kaj ĝi estas taŭga neutrala ponto-lingvo por interpopola komunikado, kunlaboro. Ni plenumu la ĉefajn statutajn celojn de UEA, utiligante Esperanton kaj proponante ĝin kiel interpopolan interparolilon, kunligilon, ĉar per ĝia utiligo en tiuj rilatoj, ni ĉiuj respektas la identecon, kulturon, lingvon de la aliaj”, – alvokas Stefano Keller.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №869.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi