Filmo “Vizito al la Centra Oficejo” libere spektebla

COLa Malfermaj Tagoj de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO (mallonge MT) okazas dufoje jare, kutime en iu aprila kaj novembra sabato, ekde novembro 1994. La 52a MT estis planita por okazi ĉeeste la 25an de aprilo 2020, sed pro la tutmonda koronvirusa epidemio UEA devis anonci ĝian nuligon komence de marto. Tamen kiel informite en la GK864, bona novaĵo estas, ke – danke al la kunlaboro de la stabo de la Centra Oficejo, la Estraro de UEA kaj bonvolemaj anoj de nia esperantista komunumo – la 52a MT povos ja okazi en la planita dato, sed virtuale. La proponita programo de tiu MT strebos konservi la tradiciajn elementojn de la evento kaj ĝian kutiman etoson.

De gastlibro kaj loterio ĝis rabatoj en la Libroservo de UEA kaj la atendataj prelegoj, la organiza teamo provizas rimedojn por virtuale realigi la agrablajn momentojn, kiuj okazas dum la vizito al Roterdamo kaj al la CO okaze de la malfermaj tagoj. Tial la tuta enhavo de la DVD Vizito al la Centra ficejo, preparita dum la 23a MT la 26an de novembro 2005, estas nun libere spektebla en la kanalo de UEA ĉe YouTube, UEAViva: youtube.com/UEAviva (vi estas bonvena aboni la kanalon).

Kvankam la CO aspektas relative malsame en 2020, la ĉefa filmo de la DVD havas veran historian valoron: ĉar ĝi estis produktita en la jaro 2005, kiam la CO festis sian 50-jariĝon en Nederlando post translokiĝo el Britio en 1955. Per ĝi eblas kapti la esencon de la laboro de la CO por UEA kaj Esperanto. Krom la ĉefan filmon, esperantistoj povos ĝui ankaŭ la aliajn erojn de la DVD: Konciza bild-historio de la Centra Oficejo, Bild-galerio: “Malferma tago en CO” kaj Malantaŭ la kurteno.

La referenca vendoprezo de la DVD Vizito al la Centra Oficejo estas 9,00 €. Tial ni alvokas ĉiujn subteni la aperigon de tiu materialo en nia kanalo per laŭvola -samvalora aŭ ajna- donaco al UEA. Por scii kiel sendi vian donacon vizitu: uea.org/alighoj/pagmanieroj. Donacinte, bonvolu sendi mesaĝon al financoj@co.uea.org kun averto, ke via kontribuo estas por la “52a MT”. Ni uzos la kontribuojn por donaci la fizikajn diskojn en la stoko al instruistoj kaj esperantistoj, kiuj povas utiligi tiun materialon en sia agado. Nia celo estas per tiu alvoko atingi la minimuman sumon de 330 €. Laŭnoma danko al donacintoj aperos en la revuo Esperanto sub la rubriko “Oficiala informilo” (por aboni la revuon membriĝu en UEA/TEJO).

La Estraro de UEA kore dankas al la eldonejo Espero, kunposedanto de la kopirajto, kiu konsentis pri la disponigo de la enhavo de la DVD, speciale por tiu virtuala MT. La programon eblas sekvi ĉe: eventaservo.org/e/mt52. La disponigo de la filmo havas apartan signifon en tiu periodo, dum kiu provizore ne eblas viziti la Centran Oficejon, kaj estas ankaŭ simbola agnosko de la valora agado de la CO, kiu daŭre laboras por la Asocio kaj la membroj, i.a. bonorde ekspedas revuojn kaj libroservajn mendojn, eĉ se en kelkaj kazoj povas okazi malfruoj pro enlandaj poŝtaj limigoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №865.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi