Ina kuraĝo

Magdalena estis energia, lerta kaj kapablis solvi ĉiujn malfacilajn problemojn. Ŝi ne havis edzon, ŝi mem zorgis pri sia filo kaj helpis siajn gepatrojn, kiuj jam estis maljunaj. En la fabriko por infanaj ludiloj, kie Magdalena laboris, ĉiuj estimis ŝin. Ja ŝi estis sperta laboristino, agis rapide kaj helpis la virinojn, kun kiuj ŝi laboris. Onklino Kina, la plej aĝa virino en la fabriko, ofte diris al Magdalena:

– Magdalena, tre bela vi estas, sperta, lerta, ĉiam vi kare ridetas, kial vi ne edziniĝos denove? Ja, vi devas havi edzon, kiu helpu vin.

– Tio certe okazos, onjo Kina, – respondis Magdalena, – sed pro la laboro mi ne havas tempon serĉi edzon.

Tamen la fabriko ĉesis funkcii, kaj Magdalena ne plu laboris. Ŝiaj gepatroj serioze maltrankviliĝis.

– Magdalena, – diris ŝia patrino. – Kiel ni vivos nun? Vi ne plu laboras, niaj pensioj estas malaltaj kaj ni ne povas helpi vin.

– Panjo, ne maltrankviliĝu. Mi ĉiam sukcesis solvi la problemojn, kaj same nun mi sukcesos. Se oni deziras labori, oni nepre trovos laboron.

Kaj Magdalena rapide solvis la problemon. En la loĝkvartalo estis malgranda nutraĵvendejo, Magdalena luis ĝin, kaj ŝi mem iĝis vendistino en la vendejo, kie oni povis aĉeti panon, fromaĝon, kolbasojn, konservitajn nutraĵojn… La homojn, kiuj venis en la vendejon, ŝi renkontis afable, ridete, ŝi estis ĉarma, kaj multaj ŝatis aĉetadi en ŝia vendejo.

Tiu ĉi vintro estis frosta. Falis multe da neĝo, la stratoj glaciiĝis. La norda vento hurlis kiel malsata lupo. En la loĝkvartalo estis kelkaj senhejmuloj, kiuj provis ie trovi azilon dum la frostaj tagoj. Ili vagis sur la stratoj, eniris en kafejojn, drinkejojn. Ofte ili staris sur la trotuaroj kaj almozpetis. Fojfoje iu el ili eniris la vendejon de Magdalena kaj elprenis el sia ĉifona vesto kelkajn monerojn por aĉeti panon. Tio ĉagrenis Magdalenan. Ŝi donis panon al iu senhejmulo sen preni de li monon. La homoj miris kaj demandis ŝin, kial ŝi donas panon senpage, sed Magdalena kutimis respondi:

– Ja, mi ne iĝos pli malriĉa.

Foje Magdalena decidis helpi la senhejmulojn kaj sur la vitrino de la vendejo ŝi metis grandan surskribon:

“Por la senhejmuloj la pano estas senpaga.”

Multaj eksciis pri ĉi tiu surskribo, kaj en la vendejon de Magdalena komencis veni senhejmuloj el aliaj loĝkvartaloj de la urbo. Tamen ankaŭ la aĉetantoj en la vendejo de Magdalena plimultiĝis, kvazaŭ la surskribo havis miraklan forton.

Tion rimarkis la posedantoj de la najbaraj vendejoj, kiuj komencis envii ŝin.

Iun matenon malbona novaĵo disvastiĝis en la loĝkvartalo: “Nokte oni bruligis la vendejon de Magdalena”.

Tio profunde ĉagrenis la gepatrojn de Magdalena. Ŝia patrino ekploris:

– Magdalena, kion vi faros nun! Oni bruligis ne la vendejon, sed vin mem!

Tamen Magdalena alrigardis la patrinon kaj nur diris:

– Panjo, ne ploru. Mi helpis multajn homojn, kaj certe estos iu, kiu helpos min. Dio estas bona.

Julian Modest

Ĉi tiu novelo aperis en la printempa numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №1 (303).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/04/modest-6

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi